Normala objektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Normala objektivo estas objektivo, kiu havas ĉefan fokusan distancon proksimume egalan al diagonalo de la bildo. Foto farita per ĉi tia objektivo aspektas simile al bildo kiun faras homa okulo.

Kutimaj ĉefaj fokusaj distancoj de normalaj objektivoj por diversaj dimensioj de bildo:

Formato de fota bendo Dimensioj de bildo Diagonalo de bildo Ĉefa fokusa distanco de normala objektivo
135 18 mm x 24 mm 30 mm 30 mm
135 24 mm x 36 mm 43.27 mm 50 mm, 45 mm
120/220, 6" x 4.5" (645) 56 mm x 42 mm 70,00 mm 75 mm
120/220, 6" x 6" 56 mm x 56 mm 79,20 mm 80 mm
120/220, 6" x 7" 56 mm x 68 mm 88,09 mm 90 mm
120/220, 6" x 9" 56 mm x 82 mm 99,30 mm 105 mm
4 x 5 4" x 5" 162,64 mm 150 mm