Normala radiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvo > Radikoj > Ĉiam finaĵbezonaj :


E-finaĵaj bazformoj ne uziĝu. Radikoj, kiujn oni ial volus E-finaĵe prezenti, aperu ordinare A-finaĵe.

Iuj O-karakteraj radikoj povas, pro praktika neceso, aperi sub multe-nombra bazformo, kun aldona J-finaĵo, se la signifo estas tia, ke unu-nombra formo apenaŭ uziĝas, aŭ se tia formo estus malfacile difinebla.

La senco kaj kialo de la divido en tri kategoriojn estas la fakto, ke la radikoj ne kondutas ĉiuj tute samamaniere en la vortfarado. Unuj radikoj sekvas unujn vortfarajn skemojn, aliaj sekvas aliajn skemojn. La elekto de bazformo estu ĝenerala indiko al la leganto pri la efektiva konduto de la koncerna radiko en derivado, pluformado kaj kunmetado.

Por elekti taŭgan bazformon oni decidu, al kiu el la ĉi-poste montrotaj modeloj la koncerna radiko kaj ĝiaj diversaj formoj aliĝas en la efektiva lingvouzo, kaj al kiu el la modeloj la radiko kaj ĝiaj formoj aliĝu laŭ instruo de la vortaro.

Ne malofte pli ol unu bazforma elekto estas ebla, ĉar la diversaj formoj de la radiko estas analizeblaj kaj klarigeblaj egale trafe kaj ĝuste per pli ol unu el la antaŭ indikitaj modeloj. La bazformo estas en tiaj okazoj principe libere elektebla.