Saltu al enhavo

Norman Boyd Kinnear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Boyd Kinnear
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1882 (1882-08-11)
en Edinburgo
Morto 11-an de aŭgusto 1957 (1957-08-11) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Edinburga Akademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo • zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Sir Norman Boyd KINNEAR (11a de Aŭgusto 1882 – 11a de Aŭgusto 1957) estis skota zoologo kaj ornitologo.[1]

Kinnear studis en la Edinburga Akademio antaŭ ol moviĝi al la Trinity College, Glenalmond, Perth kaj Kinross. Li laboris kile helpanto en bieno en Lanarkshire antaŭ ol li sekvis sian intereson en natura historio kaj volontulis en la Nacia Muzeo de Skotlando kun W. Eagle Clarke en 1905–1907. Li aliĝis al Eagle Clarke en la insulo Fair. En 1907, li enŝipiĝis en balenkapta ŝipo ĉirkaŭ Gronlando por kolekti birdospecimenojn.[2]

Je rekomendo de William Eagle Clarke, li iris al Hindio por iĝi zorganto de la muzeo de la Bombay Natural History Society (BNHS), posteno kiun li tenis el la 1a de Novembro 1907 ĝis Novembro 1919. Li estis ankaŭ helporedaktoro de la gazeto Journal of the Bombay Natural History Society.

Li helpis la BNHS organizi sian esploradon de hindiaj mamuloj kiuj startis ĉirkaŭ 1911. Kiam komencis la Unua Mondmilito, li klopodis aliĝi al la Hindia armeo. Fakte li servis inter 1915 kaj 1919.[2]

En tiu tempo, li preparis libreton pri la animaloj de Mezopotamio.[3]

En 1920 li revenis al Britio kaj iĝis helpanto en la Departemento de Zoologio en la Muzeo pri Natura Historio de Londono, kie li iĝis Zorganto de Zoologio en 1945.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ripley, S. D. (1958). “Obituary.”, The Auk 75 (1), p. 119. doi:10.2307/4082092.
  2. 1 2 Barclay-Smith, Phyllis (2004). "Kinnear, Sir Norman Boyd (1882–1957)". En Quirke, V. M (eld.). Oxford Dictionary of National Biography. Oxford Dictionary of National Biography (reta eldono). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/34332.
  3. ↑ Prater, SH (1957). “Obituary. Norman Boyd Kinnear 1882–1957”, Journal of the Bombay Natural History Society 54 (4), p. 928–930.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]