Norman Davies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Davies
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1939 (1939-06-08) (84-jaraĝa)
en Bolton
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Magdaleno • Universitato de SussexJagelona Universitato
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
Verkoj Beneath Another Sky: A Global Journey into History
White Eagle, Red Star
God's Playground
Europe: A History
The Isles: A History
Rising '44. The Battle for Warsaw
Europe at War 1939–1945: No Simple Victory
Vanished Kingdoms: The History of Half-Forgotten Europe
TTT
Retejo http://www.normandavies.com/
vdr

Ivor Norman Richard DAVIES (naskiĝis la 8-an de junio 1939 en Bolton) estas brita-kimra historiisto, profesoro de la Universitato de Londono, membro de la Pola Akademio de Scipovoj kaj Brita Akademio kaj aŭtoro de laboraĵoj pri la historio de Eŭropo, Pollando kaj la Britaj Insuloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Norman Davies estas filo de Richard kaj Elizabeth Davies. Li studis historion en la Magdalena Kolegio ĉe la Universitato de Oksfordo, en Grenoblo, en Peruĝo kaj en Universitato de Sussex. En 1973 li doktoriĝis ĉe la Jagelona Universitato en Krakovo.

De 1971 li estas lekciisto, kaj de 1985 ordinara profesoro en School of Slavonic and East European Studies (Skolo de Slavaj kaj Orient-Eŭropaj Studoj) de University College London en Londono. Krome li estas membro-korespondanto de la Pola Akademio de Scipovoj (pole Polska Akademia Umiejętności) en Krakovo.

Post la pensiiĝo li dediĉis sin al verkado. Norman Davies estas la aŭtoro de pluraj signifaj historiaj verkoj kiel Boże igrzysko (Dia ludejo). En 2014 li honore ricevis la polan ŝtatanecon kaj de tiam havas du ŝtatanecojn.

Publikaĵoj en la angla lingvo[redakti | redakti fonton]

  • 1972: White Eagle, Red Star: The Polish-Soviet War, 1919-20. (ISBN wydania z 2004: ISBN 0-7126-0694-7)
  • 1977: Poland, Past and Present. A Select Bibliography of Works in English (ISBN 0-89250-011-5)
  • 1981: God's Playground. A History of Poland. Vol. 1: The Origins to 1795, Vol. 2: 1795 to the Present (Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-925339-0 / ISBN 0-19-925340-4)
  • 1984: Heart of Europe. A Short History of Poland (Oksford: Oxford University Press. ISBN 0-19-285152-7)
  • 1991: Jews in Eastern Poland and the USSR, 1939-46 (Palgrave Macmillan. ISBN 0-312-06200-1)
  • 1996: Europe: A History (Oksford: Oxford University Press. ISBN 0-19-820171-0)
  • 1997: Auschwitz and the Second World War in Poland: A lecture given at the Representations of Auschwitz international conference at the Jagiellonian University (Universitas. ISBN 83-7052-935-6)
  • 1999: Red Winds from the North (Able Publishing. ISBN 0-907616-45-3)
  • 1999: The Isles. A History (Oksford: Oxford University Press. ISBN 0-19-513442-7)
  • 2001: Heart of Europe : The Past in Poland's Present (Oxford University Press, USA; ISBN 0-19-280126-0)
  • 2002 (z Rogerem Moorhouse): Microcosm: Portrait of a Central European City (London: Jonathan Cape. ISBN 0-224-06243-3)
  • 2004: Rising '44. The Battle for Warsaw (Londyn: Pan Books. ISBN 0-333-90568-7)
  • 2006: Europe East and West: A Collection of Essays on European History (Jonathan Cape. ISBN 0-224-06924-1)
  • 2006: Europe at War 1939-1945: No Simple Victory (Macmillan. ISBN 0-333-69285-3)
  • 2008: To and From. Modern Poland: a journey through postal history (Rosikon Press. ISBN 978-83-88848-64-3)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]