Norman Foster
| Norman Foster | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Norman Robert Foster |
| Naskiĝo | 1-an de junio 1935 (91-jaraĝa) en Stockport |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Arkitektura Lernejo de la universitato de Yale - arkitekturo (1961–1962) Universitato de Manĉestro - arkitekturo (1956–1961) knaba mezlernejo Burnage Universitato Yale |
| Familio | |
| Patro | Robert Foster (en) |
| Patrino | Lillian Smith (en) |
| Edz(in)o | Elena Ochoa (en) Wendy Cheesman (en) |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto dezajnisto politikisto filmaktoro |
| Verkoj | Commerzbank Tower Gerling Ring-Karree Canary Wharf Carré d'art Urbodomo de Londono 2 World Trade Center Willis Building The Glasshouse, Gateshead Nova Holando Palaco de Paco kaj Reamikiĝo Nacia Portreta Galerio 30 St Mary Axe HSBC Building Reichstag Stadiono Wembley Crystal Island Queen Elizabeth II Great Court Dresden Hauptbahnhof Rose Bowl National Police Memorial McLaren Technology Centre Leslie Dan Faculty of Pharmacy Langley Academy, Slough 8 Canada Square Faculty of Law, Cambridge Turo Ŝparkaso Madrido Reichstag dome Millennium Bridge Milano Santa Giulia Expo station Metroo de Bilbao Willis Building Hilton Valencia The Harmon SEC Armadillo Langham Hotel U2 Tower Sainsbury Centre Deutsche Bank Place APIIC Tower AT&T Performing Arts Center Imperial War Museum Duxford The Index The Bow World Port Center Ĥan Satir Hearst Tower fililogia biblioteko de la Libera Universitato Berlino Torre de Collserola Viadukto de Millau Apple Park |
| TTT | |
| Retejo | http://www.normanfosterfoundation.org/ |
Norman FOSTER estas brita arkitekto. Li naskiĝis la 1-an de junio 1935 en Stockport, do nun estas 91-jaraĝa. Studanto de arkitekturo li estis precipe en la universitato de Manĉestro en Nordokcidenta Anglio de 1956 ĝis 1961 kaj en la universitato de Yale en Usono de 1961 ĝis 1962. Interalie li konceptis la arkitekturon de la Palaco de Paco kaj Reamikiĝo, vasta futurisma piramido en Astano, Kazaĥio, de la Nacia Botanika Ĝardeno de Kimrio, de la ponto Millennium Bridge kaj la Stadiono Wembley en Londono, la nacia parlamentejo Reichstag kun sia vastega vitra kupolo en Berlino, la turdomo Commerzbank Tower en la banka kvartalo de Frankfurto ĉe Majno kaj la konstruensemblo de la insulo Nova Holando en Sankt-Peterburgo, la Nacia Portreta Galerio en Vaŝingtono, la Viadukto de Millau en Francio kaj la modernisma komerca kaj industria areo ĉirkaŭ la Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro en Avileso, Asturio, la Turo Ŝparkaso Madrido, evidente en Madrido kaj la Metroo de Bilbao en Eŭskio, ĉiuj tri lastaj projektoj en Hispanio.





