Norman Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norman WILLIAMS)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Norman Williams
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1908 (1908-08-08)
en Liverpool
Morto 11-an de oktobro 1996 (1996-10-11) (88-jaraĝa)
en Denton
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo lernejestro • esperantisto
vdr

Norman WILLIAMS (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1908[1] en Liverpolo, Anglio - mortis la 11-a de oktobro 1996 en Denton apud Manĉestro) estis brita esperantisto, instruisto kaj lernejestro. Li estis honora membro de UEA ekde 1989.

Report on the Teaching of Esperanto 1948-1964, 1965

Norman Williams studis studis fizikon, matematikon kaj edukadon kaj post la finstudentiĝo laboris unue kiel instruisto, poste kiel lernejestro (1941-70). Li informiĝis pri Esperanto en 1947 ĉe klubo de Rotario, fako pri kiu li estis UEA-delegito ekde 1965. Jam en 1948 li enkondukis la lingvon kiel devigan studobjekton en sian lernejon. Malgraŭ diversaj kontraŭstaroj, tiu lerneja instruado daŭris 27 jarojn, kaj pli ol 3 000 geknaboj lernis Esperanton tie, precipe de James H. Sullivan (1913-93), kiun Williams postenigis en la lernejo. En la periodo inter 1950 kaj 1969 Williams organizis 16 internaciajn vojaĝojn por siaj lernantoj de Esperanto.

Similan agadon li poste stimulis kiel la ĉefa aganto (1966-86) de la Noriĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo (angle Norwich Jubilee Esperanto Foundation), kies celo estas subvencii vojaĝojn de junaj esperantistoj eksterlanden. Tio estis verŝajne la plej grava kaj efika kontribuo de Williams al Esperanto: multaj aktivuloj de la brita kaj internacia movadoj spertis sian unuan kongreson per helpo de la fondaĵo. Williams havis gravajn meritojn ankaŭ pri la daŭrigo de la tradicia instruado de Esperanto en la Universitato de Liverpolo. Sian ampleksan Esperanto-libraron li donacis al la Universitato de Manĉestro, kie ĝi restas daŭre alirebla por la publiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu la artikolon en en revuo Esperanto, oktobro 1989, p. 176, kiu legeblas per ekstera ligilo en tiu paĝa sekcio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]