Norman Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Britaj esperantistoj

Norman WILLIAMS (naskiĝis 1908 - mortis la 11-an de oktobro 1996 en Denton, Britio) estis honora membro de UEA ekde 1989.

Williams naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1908 en Liverpolo (Britio); studis fizikon, matematikon kaj edukadon; laboris unue kiel instruisto, poste kiel lernejestro (1941-70). Li informiĝis pri Esperanto en 1947 ĉe klubo de Rotario, fako pri kiu li estis UEA-delegito ekde 1965. Jam en 1948 li enkondukis la lingvon kiel devigan studobjekton en sian lernejon. Malgraŭ diversaj kontraŭstaroj, tiu lerneja instruado daŭris 27 jarojn, kaj pli ol 3 000 geknaboj lernis Esperanton tie, ĉefe de James H. Sullivan (1913-93), kiun Williams postenigis en la lernejo. En la periodo 19S0-69 Williams organizis 16 internaciajn vojaĝojn por siaj lernantoj de Esperanto. Similan agadon li poste stimulis kiel la ĉefa aganto (1966-86) de Noriĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo, kies celo estas subvencii vojaĝojn de junaj esperantistoj eksterlanden. Tio estis verŝajne la plej grava kaj efika kontribuo de Williams al Esperanto: multaj aktivuloj de la brita kaj internacia movadoj spertis sian unuan kongreson per helpo de la fondaĵo. Williams havis gravajn meritojn ankaŭ pri la daŭrigo de la tradicia instruado de Esperanto en la Universitato de Liverpolo. Sian ampleksan E-libraron li donacis al la Universitato de Manĉestro, kie ĝi restas daŭre alirebla por la publiko.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.