Normanda konkero de Anglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La normanda kavalerio atakas (Tapiŝo de Bayeux)

La Normana konkero de Anglio ekis la 28an de septembro 1066 per la invado de Anglio fare de William, Duko de Normandio. William famiĝis kiel Vilhelmo la Konkerinto post sia venko ĉe la Batalo apud Hastings la 14an de oktobro 1066, kie venkis super la reĝo Harold Godwinson. La armeo de Harold estis draste elĉerpita en la angla venko de la Batalo de Stamford Bridge en Norda Anglio la 25an de septembro de 1066 super la armeo de la reĝo Harald la 3-a de Norvegio. Komence de 1071, William jam havis sekuran kontrolon de plej Anglio, kvankam pluis ribeloj kaj rezistando ĝis proksimume 1088.

La normana konkero estis gravega evento en la angla historio. Ĝi ege deflankigis la indiĝenan regantan klason, anstataŭante ĝin per fremda, franclingva monarkio, aristokratio, kaj klerikularo. Tio siavice okazigis transformon de la angla lingvo kaj de la kulturo de Anglio en nova epoko ofte manciata kiel "Normana Anglio".

Per alportado de Anglio sub la kontrolon de regantoj originantaj de Francio, la normanda konkero interligis la landon pli proksime kun kontinenta Eŭropo, malpliigante la skandinavan influon, kaj ankaŭ metas en la scenejon rivalecon kun Francio kiu daŭros intermite dum multaj jarcentoj. Ĝi ankaŭ havis gravajn sekvojn por la resto de la Britaj Insuloj, preparante la terenon por pluaj normandokonkeroj en Kimrio kaj Irlando, kaj por ampleksa penetro en la aristokrataro de Skotlando de normanoj kaj aliaj franclingvaj familioj, kun la aldonita disvastiĝo de kontinentaj institucioj kaj kulturimpresoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

(En la angla)