Normigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Normigado estas la ellaboro de teknikaj normoj, t. e. formalaj dokumentoj, kiuj priskribas ekzemple objekton aŭ procezon. Teknikaj normoj verkiĝas kadre de organizaĵoj, kaj ne laste de normigaj organizaĵoj. Teknika normo kiu aperas kadre de normigaj organizaĵoj estas la rezulto de interkonsento inter spertuloj de la rilata kampo. Post publikado, ĝi povas esti uzata ekzemple laŭvole fare de privataj firmaoj (kutima ekzemplo estas ISO 9001 pri kvalito) aŭ laŭleĝe decide de registaroj aŭ similaj instancoj. Normigada laboro povas okazi je pluraj gradoj: regione, lande, kontinente aŭ internacie.

Kial normigi?[redakti | redakti fonton]

Normigi permesas interkonsenti. Normigi en la kampo de fervojoj, ekzemple, permesas ke trajnoj veturu de unu lando al alia senprobleme, sen ke la relo-grandeco ŝanĝiĝu kaj kaŭzu praktikajn problemojn. Normigi permesas al sciencistoj interkomuniki, ekzemple pro kuna decido pri unuoj-sistemo: metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino... Teknika normigado okazas en la plej diversaj kampoj, kaj inkluzivas lingvojn. Aa (afara), ab (abĥaza), af (afrikansa), ak (akana), am (amhara), ar (araba), as (asama), ay (ajmara)... Lingvokodoj, ekzemple, estas normigendaj kaj normigataj. Normiga produkto en finpreta formo ĉiam estas kolektiva akordo inter ne plene samopiniaj partioj. Por ke ĝi estu utila, necesas ke plejmulto da vidpunktoj estu esprimitaj. Planlingvoj ankaŭ estas lingvoj, sekve ankaŭ planlingvanoj reprezentas esprimindan vidpunkton.

Kiu normigada laboro okazas internacie rilate al lingvoj?[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj grupoj, kiuj pritraktas normigadon de lingvaj aspektoj. Grava instanco estas la teknika komitato de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kiu okupiĝas pri diversaj temoj rilate al lingvoj, ĉefe terminologio, sed ankaŭ interalie tradukado kaj interpretado. Tiu teknika komitato (formale nomita ISO/TC 37) konsistas el dudeko da laborgrupoj, kiuj siaflanke okupiĝas pri konkretaj projektoj. Rimarkindas, ke la laboro plej ofte okazas en la angla, kvankam la rusa kaj la franca same estas laborlingvoj de ISO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]