Normo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Normo, (El la latina lingvo norma), en filozofio indikas regulon, kriterion aŭ juĝon. Malsame ol maksimo, tamen, normo ne konstituas nur kondutnormon, sed povas esti regulo aŭ kriterio por ĉiu ajn agado aŭ operacio. Normo distingiĝas ankaŭ el leĝo ĉar al ĝi povas manki la trudaspekto, sed povas fariĝi leĝo se oni ĝin igas deviga per publika sankcio. La normo, do, reprezentas konkretan kazon, modelon aŭ ekzemplon.

Valideco de la normo

La koncepto pri normo naskiĝis en la antikva filozofio kaj plidisvolviĝis kun Stoikismo kaj la mezepoka Skolastikismo kaj nuntempe per la Filozofio de juro kaj pliinteresiĝis per la germana novkritikismoNovkantismo de la 19-a jarcento.

La koncepto pri normo vekiĝas en la momento en kiu oni konsciiĝas ke ekzistas necesa malsameco kaj kontraŭdiro inter la empiria sfero de la “fakto” (de la natura neceso, nome la ne-povi-esti-alie) kaj la racia sfero de la devi esti (de la ideala neceso, nome la devi-esti-alie). La normo, do, ne devenigas sian validecon el sia obeiĝo aŭ malobeiĝo, sed nur el sia intrinseka devi-esti.

Transcendo de la normo

Oni parolas pri transcendo de la normo kompare kun la situacio kiun ĝi regulas. Ĉi-kaze oni volas substreki la sendependon de la normo el ĝia efektiva aplikado. Nome oni per tiu karakterizo substrekas ke troviĝas normoj kiuj povas esti konsideritaj validaj ankaŭ se ne respektataj.

  • Ekzemplo, banala: ekzistas multaj grandaj kaj malgrandaj normoj obeindaj por eviti malŝparon de energiaj rimedoj. Se ĉiuj sekvus tiujn normojn oni sukcesus atingi utilajn efikojn. Se eĉ neniu sekvus tiujn normojn, ili restus ĉiukaze validaj. Tio kion la normoj esprimas, ankaŭ en ilia “transcendo, nenio estas ol disĉiplino adekvata por determinita aktivecoj por doni pli da efiko al la sistemo. Tiukaze, la normo povas ankaŭ esti konsiderata kiel simpla proceduro celanta garantii la efikan disvolviĝon de deteminita aktiveco.

La normo en la filozofio de la valoroj

En la filozofio de la valoroj la normo estas taksata neerariga kriterio por la atingo kaj realigo de la absolutaj valoroj.

Normo morala kaj religia etiko

Se sekvi la idealon de la religia etiko, Dio (okaze de religioj konfesantaj la personecon de Dio) estas la provizanto de la morala normo. Prezentiĝas, tial, neeviteble, la demando:

  • "Ĉu la normo estas justa ĉar establita de Dio, aŭ Dio establas la normon ĉar ĝi estas justa?"

Alivorte: ĉu validas la “principo de la aŭtoritato” aŭ la “principo de la vero”?

Platono alfrontas tiun problemon en Eŭtrifono subtenante ke la kriterio ne rezidas en la dia bona volo, sed en la naturo de la afero; definitive, laŭ Platono, la Demiurgo, estante bona laŭ sia naturo, povas nur ordoni bonaĵojn.

Estu, interpaŝe, konata la solvo proponita de la kristana filozofio: laŭ ĝi, la diaj normoj estas duspecaj, ‘’pozitivaj’’ kaj ‘’esencaj’’. La unuaj dependas nur de la dia volo, ekzemple la cirkoncido por la hebreoj: ĝi estas ordono de Dio, kiu povus ĝin anstataŭi aŭ ŝanĝi sen malkombinigi iun ajn veron. La duaj, male, ekzemple “Adori Dion” kaj “ne mortigu” estas esencaj ĉar descendas el naturo de Dio mem.

Eliĝas, laŭ iuj filozofoj, rafinita problemo: ĉu konsentis kun:

  • etika volismo, laŭ kiu la leĝoj estas bonaj ĉar promulgitaj de leĝofaranto bona

  • Etika raciismo, laŭ kiu la bono estas jam ena en la aĵoj mem?

Kutime la solvo, por la dikredantoj, troviĝas en la fakto ke Dio kaj Bono identiĝas, plibone Dio estas la fonto de la bono

Malobservo de la normo kaj ĝia malkonfeso

Ekzemplo, preskaŭ banala, estu: normo farita morala leĝo malpermesas mortigi. Sed se necesus elekti inter la mian kaj alies vivon? Kaj se temus pri necesa sindefendo?

Tradicie la solvo troviĝas en la apudmeto de aliaj moralaj principoj kiuj enkadrigas kaj precizigas la unuan! Aŭ komprenante ĉi-kaze ke la mortigo por sindefendi de agresanto estas nur materia hommortigo, kaj ne formala (intencita kontraŭ la homo mem.

Morala normo kaj juro

Ne sufiĉas, kiel oni scias, la racia pravigo de la normo por obteni la kunvadon. Intervenas, tial, la juro kiu fariĝas la altruda principo de la normoj; ĝi rilatas al moraleco kaj al la religieco pere de kohero inter ili, En socio laikigita, la juro ŝarĝiĝas por igi obeenda la normon. Ĉio tio, tamen, falas en problemon:

  • Ĉu la Juro devas okupiĝi pri la moralo? Oftege la juro sin servas de la moralo kaj ĝin igas subporto de civilaj valoroj, sed por havi sian efikon, tiuj civilaj kaj juraj valoroj bezonas juran sankcian subporton. aliflanke, tamen, la leĝofaranto povas provizi nur per diskrecia maniero. Ĉu ĝi renkontos la konsentan akcepton de la laikigitaj popoloj?

Evidente juro kaj moralo estas ĉiam en fazo de rearanĝo kaj la normo povas oscili inter civila devo aŭ morala devo.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Rosen, Bernard, The centrality of normative ethical theory, Peter Lang, New York: 1999.
  • Ruiter, Dick, Institutional legal facts. Legal powers and their effects, Kluwer, Dordrecht: 1993.

[[it:norma (filosofia)