North American X-15

El Vikipedio, la libera enciklopedio
X-15 alteriĝita en salebeno

North American X-15 estis raketmotora testaviadilo de la usona aerarmeo kaj NASA kiu estis konstruita por supersonaj flugoj en grandaj altecoj en la jaro 1959. En 1963, X-15 pilotita far Joseph A. Walker (1921-1966) penetris la kosmon dum du suborbitaj flugoj kun maksimumaj altoj da 106 kaj 108 kilometroj respektive super la tero. Tiel li fariĝis unua nemilitisto en la kosmo. Entute 199 sukcesaj flugoj estis kondukitaj inter la komencigo de la programo ĝis ties ĉesigo en la jaro 1968, atinginte maksimuman rapidon da 7274 km/h aŭ maĥo 6,7. La testoj generis sperton pri aerodinamiko dum kosmoflugoj kaj tiel helpis disvolviĝi la kosmopramon.