Norvega lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
norvega
norsk
Parolata en Norvegio
Parolantoj 4 600 000
Denaskaj parolantoj >4 milionoj
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Norvega lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Norvegio, Nordlanda Konsilistaro
Reguligita de Norwegian Language Council
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 no
  ISO 639-2
    Bibliografia nor – Norvega

nob – Bokmål
nno – Nynorsk

    Terminologia nob – Bokmål
  ISO 639-3 nor
  SIL NOR
  Glottolog norw1258
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La norvega lingvo (norvege: norsk) estas nordĝermana lingvo, kiun oni parolas en Norvegio. Oni skribas ĝin per latinaj literoj, kun la samaj aldonaj literoj kiel la dana lingvo, nome Æ/æ, Ø/ø kaj Å/å. Kune kun la sveda kaj dana, la norvega lingvo estigas kontinuaĵon de pli-malpli reciproke kompreneblaj lokalaj kaj regionaj variaĵoj.

Ĉi-lingvoj skandinavaj kune kun faroa kaj islanda, same kiel kelkaj formortintaj lingvoj, konstituas nordgermanaj (same konataj kiel skandinavaj) lingvoj. La faroa kaj islanda estas apenaŭ reciproke kompreneblaj kun norvega en ties parolata formo, ĉar kontinenta skandinava diverĝis de ili.

Laŭ la leĝo kaj registara politiko, ekzistas du oficialaj formoj de la skriba norvega – la bukmolo - Bokmål (”laŭlitere “libra lingvo”) kaj la njunoŝko - Nynorsk (laŭlitere “nova norvega”). La Norvega Lingva Konsilio respondas por regulado de la du formoj, kaj rekomendas la sekvajn fakesprimojn anglajn: "Norwegian Bokmål" kaj "Norwegian Nynorsk". Ekzistas du pliaj formoj neoficialaj de la skriba norvega, la plej grava el kiuj estas la riksmolo - Riksmål (“nacia lingvo”), kiu estas iom pli proksima al la dana, kvankam hodiaŭ ĝi altgrade estas tute sama lingvo kiel Bokmål. Ĝi estas regulata fare de Norvega Akademio, kiu interpretas la nomon kiel “la standarta norvega”. La dua estas la hjognoŝko - Høgnorsk (“la alta norvega”), pli purisma formo de Nynorsk, kiu insistas la lingvo estu en la formo origina, tiu de Ivar Aasen, kaj rifuzas plimulton da reformoj de 20-a jarcento. La uzo de ĉi-formo de Nynorsk estas tre limigita.

Nynorsk kaj Bokmål provizas standartojn por skribi la norvegan, sed ne por paroli ĝin. Ne ekzistas oficialaj standartoj de la parolata norvega, kaj plimulto da norvegoj parolas iliajn proprajn dialektojn en ĉiuj okazoj. Do, malgraŭ de multaj aliaj statoj, uzo de iu ajn norvega dialekto, sendepende de ĉu ĝi koincidas kun la skribaj normoj aŭ ne, estas akceptata kiel ĝusta parolata norvega. Tamen, en areoj kie orientaj norvegaj dialektoj estas uzataj, oni strebas akcepti de facto parolatan standarton kiel la apartan regionan dialekton, standard østnorsk, kies vortprovizo koincidas kun Bokmål. Ekstere de la orienta Norvegio ĉi-vario parolata ne estas uzata.

Ekde la 16a ĝis la 19a jarcento la dana estis standarta skriba lingvo de Norvegio. Rezulte, evoluo de la nuntempa skriba norvega lingvo estis objekto de diskutoj rilate al naciismo, kampa kontraŭ urba diskurso, kaj historio de la norvega literaturo. Historie, Bokmål estas norvegigita vario de la dana lingvo, sed Nynorsk estas lingvo bazita sur norvegaj dialektoj kaj purisma opozicio al la dana. La nun forlasita oficiala politiko por kunfandi Bokmål kaj Nynorsk en unu komunan lingvon nome Samnorsk per serio da prononcadaj reformoj, kreis vastan spektron da varioj de ambaŭ lingvoj. Neoficiala formo nome riksmolo - Riksmål estas konsiderita pli konservativa ol Bokmål, kaj neoficiala hjognoŝko - Høgnorsk – pli ol Nynorsk.

Norvegoj estas edukataj en ambaŭ oficialaj varioj de la norvega. Enketo de la jaro 2005 indikas, ke 86.3% uzas precipe Bokmål kiel ĉiutagan skriban lingvon, 5.5% uzas ambaŭ lingvojn kaj 7.5% precipe uzas Nynorsk. Do, 13% skribas Nynorsk ofte, kvankam la plimulto parolas dialektojn, kiuj similas al Nynorsk pli ol al Bokmål. Njunoŝka skribo estas vaste uzata en okcidenta Norvegio, krom ĉefaj urbaj areoj, kaj ankaŭ en altaj partoj de la montaj valoj en sudaj kaj orientaj partoj de Norvegio. Ekzemploj estas Setesdal, la okcidenta parto de graflando (fylke) Telemark kaj kelkaj municipoj en Hallingdal, Valdres kaj valo Gudbrand. Ĝi estas malvaste uzata aliloke, sed antaŭ 30-40 jaroj ĝi ankaŭ havis bastionojn en multaj kamparoj de Trøndelag (meza Norvegio) kaj en la suda parto de norda Norvegio (graflando Nordland). Nuntempe Nynorsk estas oficiala lingvo kaj en 4 el 19 norvegiaj graflandoj (fylker), kaj en multaj municipoj de aliaj 5 graflandoj. La Brodkasta Korporacio de Norvegio (NRK) brodkastas kaj en Bokmål kaj en Nynorsk, kaj ambaŭ skribaj lingvoj estas subtenendaj por ĉiuj registaraj agentejoj. Bokmål estas uzata en 92% de ĉiuj skribaj publikaĵoj, Nynorsk en 8% (2000).

La norvega estas unu el la laborlingvoj de la Norda Konsilio. Laŭ la Norda Lingva Konvencio civitanoj de la Nordaj ŝtatoj, kiuj posedas la norvegan lingvon, povas uzi ĝin por interakti kun oficejoj en aliaj Nordaj ŝtatoj sen krompagoj por interpretado.


Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la valoplena pejzaĝo de Norvegio ĉiam estis centoj da malsamaj dialektoj en jena lando. Sed se oni per "lingvo" intencas diri "skrib-konvencio", tiam fakte ekzistas du norvegaj lingvoj. De 1380 ĝis 1814 Norvegio estis unuiĝinta kun Danio kaj regata el Kopenhago. Dum tiu tempo la dana lingvo, prononcata laŭ norvegaj reguloj, estis parolata en Norvegio. Post la disiĝo de Danio ankaŭ la lingvo disiĝis: al Riksmål (= la dana kun kelkaj norvegaĵoj) kaj Landsmål, kiu fakte estas planlingvo, kreita de la poeto kaj sciencisto Ivar Aasen el pluraj arkaikaj kamparanaj dialektoj. Ekde 1929 Riksmål oficiale nomiĝas Bokmål (="librolingvo") kaj Landsmål nomiĝas Nynorsk (="novnorvega"). Nuntempe ambaŭ (skrib)lingvoj samrajte estas uzataj.

El la malnova skandinava al la lingvoj skandinavaj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj nuntempe parolataj en Skandinavio evoluis el malnova skandinava lingvo, kiu ne diversis multe inter nunaj areoj danaj, norvegaj kaj svedaj. Fakte, vikingaj komercistoj disvastigis la lingvon tra Eŭropo kaj en Rusion, farante ĝin la plej disvastigita lingvo tiutempe. Laŭ tradicio, Harald la belhara kunigis Norvegion en la jaro 872. Tiutempe runaj alfabetoj estis uzataj. Laŭ skribaĵoj trovitaj sur ŝtonaj tabeloj de tiu historia periodo, la lingvo montris remarkinde malmultajn deviojn inter paroloj de diversaj regionoj. Runoj estis en limiga uzo ekde almenaŭ la 3a jarcento. Ĉirkaŭ la 1030a, kristanismo venis en Norvegion, alportante la skribon latinan. Ĉirkaŭ unu jarcenton pli malfrue norvegaj manuskriptoj aperis en la nova alfabeto. Ankaŭ la lingvo norvega komencis devii de siaj najbaroj tiutempe. Vikingaj esploristoj komencis ekloĝon en Islando en la 9a jarcento, alportante la malnovan skandinavan lingvon. Tra la tempo, la lingvo evoluis en okcidentan kaj orientan variojn. La okcidenta skandinava okupis Norvegion kaj eksterlandajn setlejojn en Islando, Grenlando, Faroaj insuloj kaj Ŝetlandaj insuloj, sed la orienta skandinava evoluis en Danio kaj sud-centra Svedio. La lingvo de Islando kaj Norvegio estis fakte la sama ĝis la 14a jarcento, kiam ili komencis devii unu de alia. La lingva periodo laŭ tradicio datita ekde la 1350a ĝis la 1525a jaro nome meza norvega kaj rigardata kiel transira periodo ekde la malnova norvega ĝis la norvega nuntempa. La kialo de tio estas, ke kvankam plimulto da lingvoj konstante ŝanĝas, norvega fonologio, morfologio kaj sintakso ŝanĝis tre konsiderinde dum la tempo. Uzo de gramatikaj kazoj kaj granda parto de verbaj konjugacioj estis perditaj kaj anstataŭigitaj kun pli nevaria sintakso, uzo de prepozicioj kaj pli granda uzo de helpaj verboj. Dum la malfrua malnov-skandinava kaj meza norvega periodo okazis konsiderinda adopto de mezmalaltgermana vortprovizo. Simila evoluo de gramatiko kaj fonologio okazis en Svedio kaj Danio, samtempe konservante dialektan kontinuon en kontinenta Skandinavio nerompita, sed kun pli grandaj dialektaj varioj. Tiu ĉi proceso tamen ne okazis sammaniere en la faroa kaj la islanda lingvoj. La lastaj du lingvoj restas konservativaj ĝis nuntempo, rilate al gramatiko kaj vortprovizo, do reciproka komprenebleco inter ili kaj kontinenta Skandinavio estis perdita.

Danoj kaj svedoj regas[redakti | redakti fonton]

En la 1397a jaro la Kalmara Unio unuigis Norvegion, Svedion kaj Danion, kaj ekde la 1536a Norvegio estis subordigita al la Reĝlando de Danio-Norvegio. La dana fariĝis komuna skriba lingvo inter norvegia klerularo. Urba elito laŭgrade adoptis la parolatan danan, unue ĉe okazoj formalaj, kaj poste en ĉiutaga parolo. La ĉiutaga parolo iris tra kojneiga proceso, kiu evoluigis gramatikan plisimpligon kaj norvegigan elparolon. Kiam la unio finiĝis en la 1814a jaro, la danonorvega kojneo iĝis lingvo denaska de solida parto de la norvega elito, kaj la pli dansonora solena vario ankoraŭ estis uzata ĉe okazoj formalaj. Norvegio estis devigita eniri novan personan union kun Svedio tuj post la fino de la antaŭa unio kun Danio. Tamen norvegoj komencis celi veran sendependecon subtenante demokration kaj provante efikigi la konstitucian deklaracion de estado la stato suverena.

Parto de tiu ĉi naciisma movado estis direktata al la disvolviĝo de la sendependa norvega lingvo. Tri ĉefaj vojoj estis haveblaj: fari nenion (la norvega skriba lingvo estis jam malsama de la sveda), norvegigi la danan lingvon, aŭ konstrui novan nacian lingvon surbaze de tiatempaj norvegaj dialektoj. Ĉiuj tri aliroj estis provataj.


El la dana al la norvega[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1840a jaro kelkaj verkistoj eksperimentis kun la norvegiga dana per korpigado de vortoj, kiuj priskribis norvegian pejzaĝon kaj popolan vivon, kaj per adopto pli norvegan sintakson. Knud Knudsen proponis ŝanĝi ortografion kaj fleksion konforme kun la dana-norvega kojneo, nome ”kultivita ĉiutaga parolo”. Eta ĉi-direkta alĝustigo estis efektigita dum la unua oficiala reformo de la dana lingvo en Norvegio en 1862a jaro kaj pli vasta - post lia morto dum du oficialaj reformoj en 1907a kaj 1917a jaroj.

Dume, naciisma movado strebis al evoluiĝo de nova skriba norvega. Ivar Aasen, sciencisto kaj poeto, komencis laboron por krei novan norvegan lingvon ĉe aĝo de 22 jaroj. Li veturis ĉirkaŭ la lando, kolektante vortojn kaj gramatikajn ekzemplojn de la dialektoj kaj komparante dialektojn de diversaj regionoj unu al la alia. Li ekzamenis evoluon de la islanda, kiu plejparte sukcesis eskapi la influojn, kiujn la norvega subkuŝis. Li nomis sian verkon, kiu estis publikigita en kelkaj libroj ekde 1848a ĝis 1873a jaro, ”Landsmål”, kio signifas ”nacia lingvo”. La nomon ”Landsmål” iufoje ili interpretas kiel ”kampara lingvo”, sed tio ne estis Aasen'a intence donita signifo.

Nomo de la dana lingvo en Norvegio estis temo por varmegaj diskutoj dum la 19a jarcento. Ties propagandistoj pretendis, ke ĝi estas komuna lingvo de Norvegio kaj Danio, kaj ne pli dana ol norvega. Subtenantoj de Landsmål kredis, ke la dana karaktero de la lingvo ne devas esti kaŝata. En 1899a jaro, Bjørnstjerne Bjørnson proponis neŭtralan nomon Riksmål, kio signifas ”nacia lingvo” same kiel Landsmål, kaj tio estis oficiale adoptata kune kun ortografia reformo de la 1907a jaro. La nomo ”Riksmål” estas iufoje interpretata kiel ”stata lingvo”, sed ĉi tiu signifo estas sekundara, komparante kun Dansk rigsmål, de kiu la nomo estis pruntita.

Post la unio kun Svedio detruiĝis en la 1905a jaro, ambaŭ lingvoj plu evoluiĝis kaj atingis iliajn klasikajn formojn post la reformo en la 1917a jaro. Riksmål estis alinomita al Bokmål (”libra lingvo”) kaj Landsmål - al Nynorsk (”nova norvega”). La nomo Nynorsk, la lingvistika termo por moderna norvega, estis elektita pro kontrasto al la dana kaj akcento al la historia kunigo kun la malnova norvega. Nuntempe la signifo estas plejparte perdita, kaj ĝi erare estas prenata kiel ”nova” norvega en kontrasto al ”efektiva” norvega Bokmål.

Bokmål kaj Nynorsk estis faritaj pli proksimaj per la reformo de la 1938a. Tio estis la rezulto de registara politiko kunfandi Nynorsk'on kaj Bokmål'on en unu lingvon, kiu nomiĝus Samnorsk (”komuna norvega”). Enketo de la 1946a jaro montris, ke 79% norvegoj aprobis la politikon tiutempe. Tamen kontraŭuloj de la oficiala politiko sukcesis krei masivan protestan movadon kontraŭ Samnorsk en la 1950aj jaroj, aparte batalante kontraŭ uzo de ”radikalaj” formoj en Bokmål ‘aj tekstolibroj en lernejoj. En la reformoj de la 1959a, reformo de la 1938a, rilate Bokmål, estis parte inversigita, sed Nynorsk estis ŝanĝita plu Bokmål - maniere. Ekde tiam Bokmål estis restarigita eĉ plu al la tradicia Riksmål, sed Nynorsk ankoraŭ aliĝis al la 1959a jara standarto. Tial eta malplimulto de Nynorsk’a entuziastoj uzas pli konservativan standarton nome Høgnorsk. La Samnorsk’a politiko havis malgrandan influon post la 1960a jaro, kaj estis oficiale forlasita en la 2002a.


Specimenoj (la Patro Nia)[redakti | redakti fonton]

Bokmål Nynorsk
Fader vår, du som er i himmelen! Fader vår, du som er i himmelen!
La ditt navn holdes hellig. Lat namnet ditt helgast.
La ditt rike komme. Lat riket ditt koma.
La din vilje skje på jorden Lat viljen din råda på jorda
som i himmelen. so som i himmelen.
Gi oss i dag vårt daglige brød. Gjev oss i dag vårt daglege brød.
Forlat oss vår skyld, Forlat oss vår skuld,
som vi òg forlater våre skyldnere. som vi òg forlet våre skuldmenn.
Led oss ikke inn i fristelse, Før oss ikkje ut i freisting,
men frels oss fra det onde. men frels oss frå det vonde.
For riket er ditt, og makten For riket er ditt, og makta
og æren i evighet. og æra i all æve.
Amen. Amen.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Vikipedio havas du versiojn en norvega: bokmål (alirkodoj: alternative nbno) kaj alian en nynorsk (nn).