Norvega lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
norvega
norsk
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Nordĝermana lingvaro • okcident-skandinava lingvaro
Parolata en Norvegio
Parolantoj 5 200 000
Denaskaj parolantoj >4 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Norvega lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Norvegio, Nordlanda Konsilistaro
Reguligita de Språkråd[1]
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 no
  ISO 639-2
    Bibliografia nor – Norvega

nob – Bokmål
nno – Nynorsk

    Terminologia nob – Bokmål
  ISO 639-3 nor
  SIL NOR
  Glottolog norw1258
Angla nomo Norwegian
Franca nomo norvégien
Vikipedio
vdr

La Norvega lingvo (norvege: norsk) estas nordĝermana lingvo, kiun oni parolas en Norvegio. Oni skribas ĝin per latinaj literoj, kun la samaj aldonaj literoj kiel la dana lingvo, nome Æ/æ, Ø/ø kaj Å/å.

Historio

Pro la valoplena pejzaĝo de Norvegio ĉiam estis centoj da malsamaj dialektoj en jena lando. Sed se oni per "lingvo" intencas diri "skrib-konvencio", tiam fakte ekzistas du norvegaj lingvoj. De 1380 ĝis 1814 Norvegio estis unuiĝinta kun Danio kaj regata el Kopenhago. Dum tiu tempo la dana lingvo, prononcata laŭ norvegaj reguloj, estis parolata en Norvegio. Post la disiĝo de Danio ankaŭ la lingvo disiĝis: al Riksmål (= la dana kun kelkaj norvegaĵoj) kaj Landsmål, kiu fakte estas planlingvo, kreita de la poeto kaj sciencisto Ivar Aasen el pluraj arkaikaj kamparanaj dialektoj. Ekde 1929 Riksmål oficiale nomiĝas Bokmål (="librolingvo") kaj Landsmål nomiĝas Nynorsk (="novnorvega"). Nuntempe ambaŭ (skrib)lingvoj samrajte estas uzataj.

Nynorsk kaj Bokmål

Ĉiuj norveganoj edukiĝas kaj en nynorsk kaj en Bokmål. Laŭ enketo de 2005, 86,3% de la norveganoj uzas ĉefe Bokmål kiel ĉiutagan skriblingvon, 5,5% uzas kaj Bokmål kaj Nynorsk, kaj 7,5% uzas ĉefe Nynorsk.

Specimenoj (la Patro Nia)

Bokmål Nynorsk
Fader vår, du som er i himmelen! Fader vår, du som er i himmelen!
La ditt navn holdes hellig. Lat namnet ditt helgast.
La ditt rike komme. Lat riket ditt koma.
La din vilje skje på jorden Lat viljen din råda på jorda
som i himmelen. so som i himmelen.
Gi oss i dag vårt daglige brød. Gjev oss i dag vårt daglege brød.
Forlat oss vår skyld, Forlat oss vår skuld,
som vi òg forlater våre skyldnere. som vi òg forlet våre skuldmenn.
Led oss ikke inn i fristelse, Før oss ikkje ut i freisting,
men frels oss fra det onde. men frels oss frå det vonde.
For riket er ditt, og makten For riket er ditt, og makta
og æren i evighet. og æra i all æve.
Amen. Amen.

Notoj

  1. Språkrådet Språkrådet

Vidu ankaŭ


Vikipedio havas du versiojn en norvega: bokmål (alirkodoj: alternative nbno) kaj alian en nynorsk (nn).