Norvegio en la Vintra Olimpiko 1924

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la skiisto Haug Thorleif sole kolektis 3 orajn medalojn
Norvegio en la Vintra Olimpiko 1924
Vintra Olimpiko 1924 en Chamonix
Flagtenanto:  Harald Strøm
Sportistoj 14 en 5 fakoj
Medaloj
rango: 1
Oro
4
Arĝento
7
Bronzo
6
Sume
17
vdr

La norvega teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1924 en Chamonix havis 14 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la norvega teamo estis Harald Strøm. La sportistoj atingis 4 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 1-an rangon.

Kunordigis la teamon la Norvega Olimpika Komitato, kiu en 2007 estis reorganizita al nova organizaĵo nomata Norvega Sporta Konfederacio kaj Olimpika kaj Paralimpika Komitato.

Elstaraj sportistoj[redakti | redakti fonton]

  • Thorleif Haug (Norvegio) kolektas tri orajn, unu arĝentan kaj unu bronzan olimpikajn medalojn pri skiado, iĝas "ski-reĝo" kaj dua plej sukcesa olimpika sportisto. La bronzan medalon tamen li devas redoni 50 jarojn pli poste, ĉar oni dum la jaro 1974 en renkonto de la ankoraŭ vivantaj olimpikaj sportistoj konstatis, ke la ĵurio siatempe faris eraron.
  • Roald Larsen (Norvegio) kolektas du arĝentan kaj tri bronzan olimpikajn medalojn pri sketado - ankaŭ kvin medalojn.
  • La plej juna sportistino de la Vintraj Olimpikoj estis la 11-jara Sonja Henie, kiu pro sia infana ĉarmo iĝis aparta favorato de la publiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

olimpika afiŝo