Norwalk (Kalifornio)
Norwalk | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Telefonkodo | 562 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 549 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 4 181 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 54′ N, 118° 5′ U (mapo)33.906944444444-118.08333333333Koordinatoj: 33° 54′ N, 118° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 92 m [+] | ||
Areo | 25,25 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Norwalk estas antaŭurba grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2010 en la urbo vivis 105 549 loĝantoj sur areo de 25,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 181 loĝantoj/km².
Geografio[redakti | redakti fonton]
Norwalk situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Downey (Kalifornio) troviĝas 6, Garden Grove (Kalifornio) 19, Los-Anĝeleso 27 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La plej frue indianoj havis tie vilaĝon. Hispanoj alvenis en la 1760-aj jaroj, hispana soldato ekhavis tiun kampon en 1784. En 1848 la hispana dominado finiĝis, usonanoj alvenis. En la fruaj 1860-aj jaroj fervojo estis konstruita. En 1874 la nomo estis registrita oficiale kiel Norwalk. Baldaŭe oni fondis lernejon kaj diversajn industriaĵojn, la plej grava estis la laktaĵoproduktado. Post la 1950-aj jaroj alvenis precipe meksikanoj, en la 1990-aj jaroj ĉefe azianoj. Norwalk oficiale urbiĝis en 1957. En la sekva jaro flugmaŝina katastrofo okazis, 47 soldatoj kaj ankaŭ civilaj homoj mortis.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Norwalk havas 4 aŭtovojojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La verda metroolinio trafikas al Los-Anĝeleso.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Norwalk situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe estas en januaro 13 °C, en julio 23 °C. Jare pluvas po 300 mm.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Norwalk mortis Cat Anderson
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Morelia, Meksiko
Michoacán, Meksiko
Hermosillo, Meksiko
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- inter alie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2