Nossrat Peseschkian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nossrat Peseschkian

Nossrat PESESCHKIAN [Nosrat Peseŝkian] (naskiĝis la 18-an de junio 1933 en la urbo Kaŝano de Irano; mortis la 27-an de aprilo 2010[1] en Wiesbaden, Germanio) estis germana neŭrologo, psikiatro kaj psikoterapiisto de irana deveno. Li fondis la pozitivan psikoterapion, kiun li aplikis ekde la jaro 1968.

Vivo

Post naskiĝo kaj infanaĝo en Irano, Nossrat Peseschkian en 1954 por studo de medicino venis al Germanio kaj studis en la universitatoj de Frajburgo, Frankfurto-ĉe-Majno kaj Majenco. Post kiam li finis la studon, doktoriĝis, specialiĝis pri neŭrologio, psikiatrio kaj psikoterapio kaj pliprofundigis la studon pri psikoterapio en Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj Usono, li en 1968 malfermis tagan klinikon en Wiesbaden. Samtempe li aktiviĝis esplori kaj seminarie instrui pri profunda psikologio kaj surbaze de tio fine evoluigis la konceptaron de „pozitiva psikoterapio“ - ĝi apartenas al la metodaroj de humanisma profunda psikologio.

En 1971 li fondis "psiko- kaj familioterapian pluedukan rondon" en Wiesbaden, pli poste la "Akademion pri Psikoterapio Wiesbaden" (Wiesbadener Akademie für Psychotherapie, mallongigite WIAP), ekde la jaro 2000 ŝtate agnoskita kiel postuniversitata plueduka instituto por psikoterapio ĝenerale kaj specife de infanoj kaj adoleskuloj), en 1977 la "Germanan Societon pri Pozitiva Psikoterapio (Deutsche Gesellschaft für Positive Psychotherapie e. V.). La Akademio en Wiesbaden nuntempe estas inter la gvidaj institutoj de profunda psikologio en Germanio. Ĝis la fino de la jaro 2006 kadre de ĝi en Germanio, Aŭstrio, Svislando kaj Luksemburgio pluedukiĝis al psikoterapiista profesia kompetenteco proksimume 38000 kuracistoj, psikologoj kaj pedagogoj.

Nossrat Peseschkian kaj siaj kolegoj gvidis seminariojn en pli ol 60 ŝtatoj kaj publikigis pli ol 26 libroj. Unu el liaj fokusoj estis la uzo de fabelaj historioj kaj vivosaĝaĵoj en la psikoterapio. Ekde la jaro 1971 li estis docento la postuniversitata Akademio por Kuracista Plueduko de Hesio en Bad Nauheim kaj honoraria profesoro de la Nacia Psikoneŭrologia Esplorinstituto Beĥterev en Sankt-Peterburgo. Inter la apartaj fokusoj ĉiam estis transkultura psikoterapio kaj familia terapio. Nuntempe ekzistas pli-malpli 100 centroj pri Pozitiva Psikoterapio en 33 ŝtatoj.

En la jaro 2005 li starigis kaj poste gvidis fondaĵon je la nomo "Internacia Akademio de Pozitiva kaj Transkultura Psikoterapio", kiu helpu plukonatigi la konceptaron.

Nossrat Peseschkian estis edzo kaj havis du infanojn kaj kvar genepojn. Lia edzino Manije estas familia psikoterapiistino kaj liaj du filoj laboras kiel psikiatroj kaj psikoterapiistoj en Wiesbaden: Dr. med. habil. Hamid Peseschkian nun gvidas la "Akademion pri Psikoterapio Wiesbaden" (WIAP) kaj Dr. med. Nawid Peseschkian gvidas grandan eksterhospitalan terapiiejon pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. Nossrat Peseschkian estis aktiva bahaisto kaj pri bahaismo ankaŭ verkis iujn publikaĵojn.

Publikaĵoj (elekto)

  • Psychotherapie des Alltagslebens ["Psikoterapio de ĉiutaga vivo"]. Eldonejo S. Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 1977.
  • Positive Psychotherapie ["Pozitiva Psikoterapio"]. Eldonejo S. Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 1977.
  • Positive Familientherapie ["Pozitiva familia terapio"]. Eldonejo S. Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 1980.
  • Morgenland-Abendland: Positive Psychotherapie im Dialog der Kulturen ["Oriento-Okcidento: Pozitiva Psikoterapio en dialogo de kulturoj"]. Eldonejo S. Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2003.
  • Der Kaufmann kaj der Papagei. Orientalische Geschichten in der Psychotherapie ["La negocisto kaj la papago. Orientaj historioj en la psikoterapio"]. Eldonejo S. Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2009 (30-a eldono).
  • Psychosomatik kaj Positive Psychotherapie ["Psikosomatiko kaj Pozitiva Psikoterapio"]. Eldonejo Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2005 (8-a eldono).
  • Der nackte Kaiser oder: Wie man die Seele der Kinder kaj Jugendlichen versteht kaj heilt ["La nuda imperiestro aŭ: Kiel kompreni kaj sanigi la animon de infanoj kaj adoleskuloj"]. Eldonejo Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2005 (2-a eldono).
  • Angst kaj Depression im Alltag. Eine Anleitung zu Selbsthilfe und positiver Psychotherapie ["Angoro kaj Depresio en ĉiutaga vivo. Instruilo pri memhelpo kaj pozitiva psikoterapio"]. Kun Dr. med. Udo Boessmann. Eldonejo Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2007 (6-a eldono).
  • Wenn du willst, was du noch nie gehabt hast, dann tu, was du noch nie getan hast ["Se vi volas kion vi ankoraŭ neniam havis, tiam faru kion vi ankoraŭ neniam faris"]. Eldonejo Herder Verlag, Freiburg 2005 (14-a eldono).
  • Glaube an Gott kaj binde dein Kamel fest. Warum Religion unserer Seele gut tut ["Kredu je dio kaj ŝnure ligu vian kamelon. Kial religio bonas por nia animo"]. Eldonejo Kreuz, Stutgarto 2008.
  • kun Raymond Battegay: Treppe zum Glück. 50 Antworten auf die zentralen Fragen des Lebens ["Ŝtuparo al feliĉo. 50 respondoj pri la centraj demandoj de la vivo"]. Eldonejo Fischer, Frankfurto-ĉe-Majno 2007.
  • kun Günther Sachse: Mit Diabetes komm' ich klar. Zurück zum inneren Gleichgewicht kun Positiver Psychotherapie ["Kun diabeto mi povas vivi. Reen al interna ekvilibro kun pozitiva psikoterapio"]. Eldonejo Trias, Stutgarto 2001.
  • Was haben Sie auf dem Herzen? Die seelische Bedeutung von Herz- kaj Kreislauf-Symptomen verstehen ["Kio premas vian koron? Kompreni la animan signifon de simptomoj pri koraj kaj sangocirkulaj problemoj"]. Eldonejo Trias, Stutgarto 2005.
  • kun Nawid Peseschkian kaj Hamid Peseschkian: Lebensfreude statt Stress. Anstöße, Übungen, orientalische Weisheiten ["Vivoĝojo anstataŭ streso. Pensigiloj, ekzercoj kaj orientaj saĝaĵoj"]. Eldonejo Trias, Stutgarto 2009 (2-a eldono).

Sume Nosrat Peseschkian verkis 27 librojn, parte tradukitajn al pluraj lingvoj, kaj proksimume fakajn artikolojn en profesiulaj magazinoj.

Eksteraj ligiloj

Informoj pri Nossrat Peseschkian en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke retejo de la lianoma fondaĵo "Peseschkian-Stiftung" (germane kaj angle) greke retejo positum.org (plurlingve) greke retejo de la Akademio WIAP (germane)

Notoj

  1. informo pri lia morto (germanlingve) la 27-an de aprilo 2010