Notitia Arnonis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notitia Arnonis (intertempe ankaŭ Indiculus ArnonisCongestum Arnonis) estas registro de donacoj de la dukoj de Bavarujo kaj de aliaj nobeloj al la Episkopujo Salcburgo ekde la 8-a jarcento. La listo datumas el la periodo de ĉ. 790 farite por la salcburga episkopo Arno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tuto estiĝis do mallonge post la potenctransiro (en Bavarujo) disde la Agilulfidoj al la Karolidoj de la Franka imperio en 788. Oni devis sekurigi la antaŭajn posedaĵojn; kelkaj nobeloj jam estis komencintaj ŝteli ekleziajn posedaĵojn. Oni pliproksimiĝis endokumente je la frankiaj kutimoj evitante tipajn bavaraĵojn. Atestantoj ekz., kiuj ĉe la Agilulfidoj ankoraŭ detale diferenciĝis origine, komune nomiĝis bavaraj liberuloj.

Komisiiĝis pri la registrofaro certa Benedikto, kiu bedaŭrinde nur notis la senperajn dukajn donacojn (ekz. konsentitaj donacoj).[1]

La registra titolo estas Anno 788 congestum (= kolektite en la jaro 788-a).[2] Eldonite pli frue ankaŭ sub la titolo Indiculus Arnonis[3] la verko atestas multajn topografiaĵojn, preĝejojn, setlejojn en Suda Germanujo kaj Aŭstrujo, ofte la unuan fojon. Krom puraj pribienaj informoj troviĝas ankaŭ historiaj detaloj pri bavaraj dukoj kaj salcburgaj episkopoj.

Karolo la Granda konfirmis la ekleziajn posedaĵojn en la 790-a jaro jesante entute la mapojn en formo de notitia. La episkopo ricevis en decembro 790 propran dokumenton kaj ŝajnigis ke por konfirmkialoj pluse pridemanditis multaj verdiremaj kaj respektindaj maljunuloj el nobla origino. Iliaj 52 nomoj, klerikoj kaj laikuloj, konkrete nomitis. La historiisto Herwig Wolfram povis klarigi ke tia pridemando esplora neniam okazis. Laŭ volo de Karolo la Granda lia papa moŝto Leono la 3-a plialtrangigis en 798 Arno je ĉefepiskopo kaj metropolito de la salcburga eklezia provinco. Poste Arno farigis ankoraŭ la t.n. Breves Notitiae. La verko Notitia Arnonis postvivis nur en kopio de post 1150.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fritz Lošek: Notitia Arnonis und Breves Notitiae. In: Herwig Wolfram (Hrsg.): Quellen zur Salzburger Frühgeschichte. Oldenbourg, Wien u. a. 2006, S. 9–178. (Veröffentlichungen des Instituts für Österreichische Geschichtsforschung 44 = Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde Ergänzungsband 22). ISBN 3-486-57862-6
  • Herwig Wolfram: Die Notitia Arnonis und ähnliche Formen der Rechtssicherung im nachagilolfingischen Bayern, in: Vorträge und Forschungen 23 (1977) 115–130. (Digitalisat, PDF)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herwig Wolfram: Die Notitia Arnonis und ähnliche Formen der Rechtssicherung im nachagilolfingischen Bayern, in: Vorträge und Forschungen 23 (1977) 115–130, konkrete: p. 118.
  2. Martin Bitschnau, Hannes Obermair (eld.): Tiroler Urkundenbuch, II. Abteilung: Die Urkunden zur Geschichte des Inn-, Eisack- und Pustertals. Bd. 1: Bis zum Jahr 1140, Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 2009, p. 39-30, Nr. 59.
  3. Arno von Salzburg: Indiculus Arnonis und Brevis notitiae Salzburgenses. Salzburg, ca. 790; nach bekannten und nach bisher unbenützten Handschriften neu herausgegeben und mit Erläuterungen versehen von Friedrich Keinz, München 1869, passim.