Noto (tiparo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri tiparo nomita "Noto". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo).
Noto fonts in language Esperanto
Tiparo Noto en lingvo Esperanto

Noto estas tiparo de Google farita por esti uzata en kiel eble plej multaj diversaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Noto-tiparo havas entute pli ol 60 000 karaktrojn. En julio 2014 disponeblis jam 96 tiparoj por elŝuti. Ĝi ankaŭ enhavas emoĝiojn. Ĉi tiuj emoĝioj estas uzataj de multaj serviloj de Google[1].

La tiparo estis liberigita sub la Permesilo Apache[2] kaj la licenson SIL Open Font, kio signifas ke iu ajn rajtas libere uzi la tiparon.

Noto estis desegnita por subteni ĉiujn skribojn laŭ la Unikodo-normo por atingi videblan harmonion inter multnombraj lingvoj/skriboj. Same kiel Open Sans, ĝi devenas de la Droid-tiparo[3].

Noto kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Google elektis la nomon Noto por eviti ĥaosan tiparan aspekton al diversaj skriboj[3]. Ĝi celis krei harmonion inter la skriboj, iel kiel Esperanto celas krei harmonion en la interlingva komunikado. Oni foje nomas la tiparon Noto "la Esperanto de tiparoj" ĉar ĝi provas bone funkcii por la verkado de ĉiu kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Du tiparoj Noto por Esperanto (elŝuteblaj)
(angla) Noto fonts download (elŝuti tiparon Noto)
(angla) Noto en Google Code

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Mizra, Tanvi, Can Google Build A Typeface To Support Every Written Language?. (Ĉu Google scias krei tiparon kiu subtenas ĉiun skribitan lingvon?), NPR, la 3-an de aŭgusto 2014, alirite la 15-an de novembro 2019.
  2. https://github.com/googlefonts/noto-fonts
  3. 3,0 3,1 (angla) Pri la tiparo NOTO.