Notosaŭroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Notosaŭroj (ordo Nothosauroidea) estis maraj saŭropterigaj reptilioj el Triaso. Ili estis averaĝe ĉirkaŭ 3 metrojn longaj, kun longaj korpo kaj vosto.[1] la piedoj estis padelecaj, kaj oni scias, ke ili havis membranojn, por helpi la povon de la animalo dumnaĝe.[2] La kolo estis tre longa, kaj la kapo estis longeca kaj ebena, kaj relative malgranda kompare kun la korpo. La bordoj de la longaj makzeloj estis ekipitaj per nombraj akraj eksterpintaj dentoj, kio indikas dieton de fiŝoj kaj kalamaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. v. Huene. 1956. Paläontologie und Phylogenie der Niederen Tetrapoden [Paleontologio kaj filogenetiko de Malaltaj Tetrapodoj]. VEB Gustav Fischer Verlang, Jena 1-716
  2. Palmer, D., eld. (1999). The Marshall Illustrated Encyclopedia of Dinosaurs and Prehistoric Animals. London: Marshall Editions. p. 72. ISBN 978-1-84028-152-1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johnson, Jinny (2000). Fantastic Facts About Dinosaurs. ISBN 978-0-7525-3166-3.
  • Benton, M. J. (2004), Vertebrate Paleontology, 3a eld. Blackwell Science Ltd classification
  • Colbert, E. H., (1969), Evolution of the Vertebrates, John Wiley & Sons Inc (2a eld.)
  • Rieppel, O., (2000), Sauropterygia I, placodontia, pachypleurosauria, nothosauroidea, pistosauroidea: en: Handbuch der Palaoherpetologie, part 12A, 134pp. Verlag Dr. Friedrich Pfeil
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nothosaur en la angla Vikipedio.