Nototodarus sloanii

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nototodarus sloanii estas specio de kalmaro komune konata kiel Novzelanda sagokalmaroVelingtona flugokalmaro. N. sloanii estas preferata predospecio de nombraj marmamuloj kaj plonĝobirdoj. Ekzemple la Novzelanda sagokalmaro estas grava manĝoresurso por la endanĝerita Flavokula pingveno, Megadyptes antipodes.[1] Krome, N. sloanii estas serĉata de fiŝkaptistoj por homa konsumado; pro tio la Aŭstralia marleono estas foje mortigita ĉar ili predas N. sloanii.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Michael Hogan. 2009. Yellow-eyed Penguin: Megadypes antipodes, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Nick Gales, Nicholas Gales, Mark Hindell kaj Roger Kirkwood. 2003. Marine Mammals: Fisheries, Tourism and Management Issues, CSIRO Publishing, ISBN 0-643-06953-4, ISBN 978-0-643-06953-4 446 paĝoj