Notre-Dame de Paris (muzikalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Notre-Dame de Paris (romano).
Notre-Dame de Paris
Notre-Dame de Paris
Notre-Dame de Paris
Ĝenro: Muzikalo
Origina lingvo: franca lingvo
Teksto: Luc Plamondon
Muziko: Richard Cocciante
Premiero: 16-a de septembro 1998
Loko de la premiero: Parizo
Personoj
  • Quasimodo: sonorilisto de Notre-Dame
  • Esmeralda: ciganino
  • Frollo: ĉefdiakono de Notre-Dame
  • Phœbus: kapitano de la pafarkistoj de la reĝo
  • Fleur-de-Lys: fianĉino de Phoebus
  • Gringoire: trobadoro kaj poeto
  • Clopin: reĝo de la Korto de Mirakloj
vdr

Notre-Dame de Paris estas franca kaj Kebekia muzikalo, kies premiero estis ludita la 16-an de septembro 1998 en Palaco de kongresoj de Parizo. Tiu muzikalo estas inspirita de la samnoma romano de Victor Hugo. La lirikisto estas Luc Plamondon kaj la komponisto Richard Cocciante, kun reĝisorado de Gilles Maheu[1].

Ĉi tiu furora muzikalo estis prezentita en pli ol dudek landoj kaj estis adaptita en ok lingvojn (angla, itala, hispana, rusa, korea, nederlanda, pola kaj mandarena) por pli ol 4 300 prezentoj[2]. La 5-an de januaro 2019 signis la 5 000-an prezenton kiel parton de la 20-a datreveno de la spektaklo.

Temo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1482, Gringoire, trobadoro, entreprenas rakonti okazaĵon kies atestanto li estis.

La Ciganoj, gviditaj de Clopin, alvenas Parizon kaj intencas ekloĝi tie dum momento. Sed tio malplaĉas al Claude Frollo, ĉefdiakono de la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo. Uzante la potencon de la eklezio, li konvinkas Phœbus, junan kavaliron kaj kapitanon de la pafarkistoj de la reĝo, forpeli ilin. Tamen, li ne antaŭvidis, ke, inter tiuj vagantaj homoj, troviĝos juna virino, al kiu Phœbus enamiĝos. Nomita Esmeralda, tre bela, ŝi ĝuas la protekton de Clopin kaj estas "la reĝino de la Korto de Mirakloj"... Naiva, ŝi falas sub la ĉarmo de tiu bela kavaliro, nekonscia ke ŝi ankaŭ estas dezirata de du aliaj viroj.

Ĉi tiu situacio tiam kreas amkvadraton interplektitan kun alia amtriangulo. Nome:

  • Phœbus devas edziĝi kun Fleur-de-Lys, fraŭlino de bona familio kiu havas (nesurprize) neniun intencon dividi sian fianĉon kun iu alia.
  • Frollo ankaŭ enamiĝas al Esmeralda sed lia statuso kiel pastro malhelpas al li havi edzinon. Tiu ĉi neatendita amo turmentas lin.
  • Quasimodo, la sonorilisto, ankaŭ enamiĝas al la belulino, aparte de tio ke li estas tre malbela, ĝiba, unuokula kaj lama, kaj havas kompletan kaj blindan fidon je Frollo, lia mastro, kiu edukis lin kiel sian propran filon post kiam li estis forlasita de sia patrino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notice de spectacle (notico NBFFRBNF39495224x)
  2. Histoire (france). notredamedeparislespectacle.com. Arkivita el la originalo je 2021-12-31. Alirita 29 decembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]