Notre-Dame en Saint-Melaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notre-Dame en Saint-Melaine
abbey church • provizora katedralo [+]
Koordinatoj48° 6′ 53″ N, 1° 40′ 23″ U (mapo)48.11472222-1.67305556Koordinatoj: 48° 6′ 53″ N, 1° 40′ 23″ U (mapo)

ArkitektoJacques Mellet

Notre-Dame en Saint-Melaine (Rennes)
Notre-Dame en Saint-Melaine (Rennes)
DEC
Notre-Dame en Saint-Melaine
Notre-Dame en Saint-Melaine
Lokigo de Rennes en Francio

Map
Notre-Dame en Saint-Melaine
Vikimedia Komunejo:  Église Notre-Dame-en-Saint-Melaine de Rennes [+]
vdr
Notre-Dame en Saint-Melaine
La iama katedralo Notre-Dame-en Saint-Melaine de Rennes
La iama katedralo Notre-Dame-en Saint-Melaine de Rennes
abbey church • provizora katedralo
Loko
Ŝtato  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Municipo Rennes
Koordinatoj 48.11472222 norde, 1.67305556 okcidente
Bazaj informoj
Religio Katolika
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Klasika arkitekturo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Notre-Dame-en-Saint-Melaine (esperante: Nia Damo en Sankta Meleno) estas franca abateja preĝejo situanta en Rennes en la departemento Ille-et-Vilaine, kiu estis uzata kiel katedralo dum la unua duono de la 19-a jarcento. Ĝi situas plilongige al la strato Saint-Melaine en la nordorienta parto de la urba centro, kaj ĝi tuŝas rande de sia suda fasado al la okcidenta fino de la parko Thabor.

Inter 1803 kaj 1844, la katedralo Saint-Pierre de Rennes, malkonstruita fine de la 18-a jarcento kaj ankoraŭ ne rekonstruita, ne plu estis uzebla kiel katedralo nek kiel sanktejo. Étienne Célestin Enoch, episkopo de Rennes, do decidis provizore movi la sidejon de la diocezo al la abateja preĝejo Notre-Dame-en Saint-Melaine, kiu tiel fariĝis provizora katedralo.

La sanktejo estas dediĉita al sankta Meleno, tradicie konsiderata kiel la unua episkopo de Rennes, kiu tie mortis en la 6-a jarcento.

La nuna konstruaĵo laŭ la klasika stilo datiĝas de la 17a jarcento. Ĝia plano estas laŭ latina kruco.

Historio de la starigo de la nuna sanktejo[redakti | redakti fonton]

Transepto kaj ĥorejo de Notre-Dame de Rennes

La unua preĝejo estis konstruita sur la tombo de Sankta Meleno, episkopo de Rennes fine de la 5-a jarcento kaj komence de la 6-a jarcento. Ĝi estis dufoje bruligita kaj rekonstruita, en la 7-a kaj 10-a jarcentoj. Gervais, abato de Saint-Melaine gvidis la konstruadon de la romanika preĝejo (1081-1109), el kiuj iuj partoj ankoraŭ ekzistas nun: temas pri la transepto kaj la bazamento de la sonorilturo.

En la unua duono de la 13-a jarcento, la kvadrato de la transepto estis kovrita per volbo el ogivoj kies komenciĝo estas ankoraŭ nun videbla. En la 14-a jarcento, la arkadoj de la navo kaj la altaj fenestroj estis refaritaj, same kiel la ĥorejo. En 1432, la sonorilturo estis rekonstruita sur la romanika bazo.

En 1627, la maŭristoj ekloĝis en Saint-Melaine kaj faris gravajn modifojn. En 1676, dum la abatado de Jean d'Estrades, la fasado de la sonorilturo estis tute refarita per skulptita kalkoŝtono en la laborejo Corbineau, kiu konstruis ankaŭ en 1683 novan klostron, sed la kapiteloj kaj la kolonoj de la malnova klostro de la 11-a jarcento, estas konservitaj en la Muzeo de Bretonio en Rennes.

La abateja preĝejo fariĝis paroĥa en 1791, la abatejo estis nuligita. Ĝi estis starigita al provizora katedralo de 1803 ĝis 1844 laŭ la nomo de Saint-Pierre, poste ĝi refariĝis paroĥa ekde 1844 sub la nomo Notre-Dame.

Orumita Virgulino en la turo de Notre-Dame de Rennes

En 1855, la sonorilturo estis superlevita per aldona nivelo de la arkitekto Mellet, kaj kronita per statuo de la Virgulino el orumita plumbo, verko de la laborejo de la abato Choyer en Angers.


La preĝejo estis difektita en la dua mondmilito, sed estis restaŭrita poste.

Fresko de la bapto de Kristo
Skulptaĵoj de la turo de Notre-Dame de Rennes fare de la laborejo Corbineau


Fasado[redakti | redakti fonton]

La fasado de la sonorilturo, desegnita laŭ perfekte simetria maniero estas en tre bona stato. Ĝi datiĝas en sia nuna aspekto de 1676, kaj estas konstruita per skulptita kalkoŝtono fare de la laborejo Corbineau (arkitektoj el Laval fakigitaj en la starigo de retabloj). Poste, turo plialtigos la tuton. Belaj fruktokorboj ornamas paradizajn scenojn kaj ĉie, multego da keruboj ĉirkaŭas monaĥon kun episkopa bastono, verŝajne bildo de sankta Meleno, en alegoria prezento.

Interne[redakti | redakti fonton]

Mura pentraĵo de la 15-a jarcento prezentanta la bapton de Kristo, situas en la suda transepto. Alia de la 20-a jarcento de André Muriel Bussy estas videbla norde de la transepto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Mastrolorenzo, Notre Dame en Saint-Melaine, Rapport de fouilles archéologiques, Bas-côté nord, SRA et CRMH de Bretagne.
  • Véronique Orain, service régional de l'inventaire de Bretagne, , inventaire général du patrimoine culturel, 1994

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]