Nová Ves (Hora Svatého Šebestiána)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
Nová Ves
germane Neudorf
vilaĝo
Domoj en la norda parto de vilaĝo
Oficiala nomo: Nová Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Administra municipo Hora Svatého Šebestiána
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Domoj 73 2016
Situo Nová Ves
 - alteco 770 m s. m.
 - koordinatoj 50° 29′ 55″ N 13° 15′ 45″ O / 50.49861 °N, 13.26250 °O / 50.49861; 13.26250 (mapo)
Katastro 9,89 km² (989 ha) Nová Ves u Křimova
Loĝantaro 113 (2021)
Denseco 11,43 loĝ./km²
Rezervejo Fontejo de Chomutovka
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 430 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Hora Svatého Šebestiána)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Ves (germane Neudorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. La vilaĝo estas parto de municipo Hora Svatého Šebestiána. Ĝi troviĝas proksimume dek du kilometroj nordokcidente de Chomutov kaj en supermara alteco ĉirkaŭ 770 metroj. Vivas ĉi tie 113 loĝantoj (2021).

Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Křimova kun areo 9,89 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita verŝajne en 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝo fare de Ordeno de germanaj kavaliroj. En la 15-a kaj la 16-a jarcentoj inter ĝi kaj Hora Svatého Šebestiána komenciĝis evolui minado de arĝento kaj aliaj metaloj. Post falo de minadaferoj la ĉefa fonto de vivtenado fariĝis koĉerado kaj bredado de brutaro. Sed fine de la dua mondmilito karakterize sinkis nombro de loĝantoj kaj la agrikultura agado en la ĉirkaŭaĵo iom post iom ĉesis. Estis detruita vico de konstruaĵoj inkluzive de preĝejo, sed kelkajn malplenajn domojn homoj reguligis en refreŝigejan domojn. Ekde la jaro 1960 la vilaĝo estas parto de municipo Hora Svatého Šebestiána.

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

La nordan kaj la okcidentan deklivojn de monteto Novoveský vrch trafas natura rezervejo fontejo de Chomutovka kaj regiono oriente de ŝoseo I/7 troviĝas en teritorio de Natura parko Bezručovo údolí.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Dum popolnombrado en la jaro 1921 ĉi tie vivis 1249 loĝantoj (el tio 576 viroj), el kiuj estis 1246 germanoj kaj tri fremduloj. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la vilaĝo havis 1422 loĝantojn: 26 ĉeĥoslovakojn, 1390 germanojn kaj 6 fremdulojn.

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 1 102 1 180 1 201 1 180 1 259 1 249 1 422 238 244 152 125 74 81 103
Domoj 137 155 157 148 148 149 175 107 . 37 36 40 29 35
Nombro de domoj el la jaro 1961 estas ensumigita en suma nombro de domoj de municipo Hora Svatého Šebestiána.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]