La vilaĝo estas unue menciata en la jaro 1559 kiel parto de la sinjorejo Nové Hrady. Jam tiam al ĝi apartenis domaro Vranice kaj parto de la vilaĝo Roudná. La origina vilaĝo staris sur deklivo nomata Voštice. Kiam ĝi forbrulis la loĝantoj fondis novan vilaĝon kaj laŭ tio ili ĝin nomigis Nová Ves(Nova Vilaĝo).
En katastra distrikto de Nová Ves, en najbareco de Toulovcovy Maštale, estas rekreaj kabanaroj Roudná kaj Vranice. Trans Nová Ves kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo gvidas cikloturismaj traceoj, kie oni ankaŭ okazigas konkursojn de montaraj biciklistoj. Vilaĝparton Vranice ligas kun Toulovcovy Maštale ruĝa, blua kaj flava signaroj. En la vilaĝo eblas lui tenisan ludkampon.