Nové Sedlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Nové Sedlo (apartigilo)
Nové Sedlo
germane Neusattl
urbo
Kopie - P1160742.JPG
Vido al Nové Sedlo
Nove Sedlo SO CZ flag.svg
Flago
Ns znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Nové Sedlo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Chodov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Nové Sedlo
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 24″ N 12° 44′ 17″ O / 50.20667 °N, 12.73806 °O / 50.20667; 12.73806 (mapo)
Areo 16,98 km² (1 698 ha)
Loĝantaro 2 554 (2022)
Denseco 150,41 loĝ./km²
Baseno Sokolova baseno
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 34
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560570
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Nove Sedlo SO CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nové Sedlo (Sokolov District)
Retpaĝo: www.mestonovesedlo.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Nové Sedlo (germane Neusattl) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 2 554 loĝantoj (2022). Ĝi ludas signifan rolon en industrio precipe en tradicia vitrofarista produktado de pakuma vitro en uzino O-I Manufacturing Czech Republic (ĉirkaŭ 1 mil. pecoj/tago) kaj plu de porcelanfabriko Leander en Loučky, konata de produktado fajna blanka kaj rozkolora porcelano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Nové Sedlo devenas el la jaro 1397.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Urbo Nové Sedlo situas sur maldekstra bordo de rivero Ohře, apud la historia urbo Loket, meze de Sokolova baseno. La urbo situas en loko de minado de brunkarbo. Okcidente troviĝas brunkarba minejo Družba kaj la interna elŝutejo de subĉiela minejo Jiří.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Nové Sedlo (sen la lokaj partoj)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 694 1 437 3 171 4 486 4 821 4 225 4 565 3 022 2 785 2 066 2 012 1 692 1 807 1 650
Nombro de domoj 94 140 215 270 283 291 385 449 542 273 191 187 186 204
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Nové Sedlo (inkluzive de la lokaj partoj Chranišov kaj Loučky)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 1 212 2 400 5 363 8 235 8 966 7 697 8 004 4 561 4 299 3 021 2 834 2 508 2 639 2 622
Nombro de domoj 169 245 378 484 518 531 693 783 644 484 386 406 416 449

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo kondukas ŝoseo de la II-a klaso:

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Nové Sedlo situas sur signifa fervojlinio, por vojaĝantoj markita 140, kuniganta Chomutov kaj Cheb kaj sur linio kuniganta Nové Sedlo kaj Loket markita 144.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej valora memorindaĵo en la urbo estas preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria konstruita en la jaro 1904 plejparte el ligno.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]