Nové Vrbno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nové Vrbno
germane Neu Würben
vilaĝo
Kapelo kun statuo de sankta Felikso en Nové Vrbno
Oficiala nomo: Nové Vrbno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Větřkovice
Historiaj regionoj Moravio, Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 8 2009
Situo Nové Vrbno
 - koordinatoj 49° 45′ 48″ N 17° 48′ 44″ O / 49.76333 °N, 17.81222 °O / 49.76333; 17.81222 (mapo)
Katastro 2,97 km² (297 ha) Nové Vrbno
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 43
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nové Vrbno
Portalo pri Ĉeĥio

Nové Vrbno (germane Neu Würben) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Větřkovice en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 25 loĝantoj (2021). La vilaĝo situas 5 km de urbo Vítkov. La propra vilaĝo situas en Moravio same kiel preskaŭ ties tuta nuna katastra teritorio, sed malgranda parto de la katastro devene apartenis al katastra teritorio de najbara silezia urbo Vítkov, sed kelke da devenaj parceloj de Nove Vrbno nuntempe apartenas al katastro de Větřkovice.

Nové Vrbno estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,97 km².

En Nové Vrbno troviĝas statuo de sankta Felikso el duono de la 18-a jarcento kun kapeleto. La okcidenta duono la katastro de Nové Vrbno estas plejparte surkreskinta de arbaro, dum kio arbaraj kreskaĵoj borderas ankaŭ la sudan kaj la orientan limojn de la katastro. Kampoj en la katastro troviĝas nur en proksimeco de ĉirkaŭaĵo de konstruaĵoj de la vilaĝo.

Fotoj[redakti | redakti fonton]