Nový Dvůr (Žihle)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nový Dvůr |
Nový Dvůr | |
vilaĝo | |
Domo en la norda rando de la vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Nový Dvůr | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Plzeň-nordo |
Administra municipo | Žihle |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Rakovnika montetaro |
Domoj | 17 (2011) |
Situo | Nový Dvůr |
- alteco | 570 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 05″ N 13° 19′ 36″ O / 50.05139 °N, 13.32667 °O (mapo) |
Katastro | 14,53 km² (1 453 ha) Nový Dvůr u Žihle |
Loĝantaro | 20 (2021) |
Denseco | 1,38 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1642 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 331 65 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Nový Dvůr estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Žihle, troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordokcidente de Žihle. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 20 loĝantoj. Nový Dvůr najbaras norde kun domaro Sklárna, oriente kun Žihle, sude kun Hluboká, sudokcidente kun Rabštejn nad Střelou kaj nordokcidente kun refreŝigeja domaro Poustky. La vilaĝo situas en naturparko Horní Střela.
Nový Dvůr situas en katastra teritorio Nový Dvůr u Žihle kun areo 14,53 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1642.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 143 |
1880 | 165 |
1890 | 108 |
1900 | 113 |
1910 | 139 |
1921 | 116 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 138 |
1950 | 29 |
1961 | 47 |
1970 | 34 |
1980 | 48 |
1991 | 67 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 |
2011 | 28 |
2021 | 20 |
Naturaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]La katastra teritorio de Nový Dvůr u Žihle najbaras kun la katastraj teritorioj Balková kaj Tis u Blatna norde, Blatno nordoriente, Pastuchovice kaj Žihle oriente, Hluboká sude, Rabštejn nad Střelou kaj Jablonná okcidente. La katastra teritorio estas arbaroriĉa kaj tial ĝi estas abunde uzata por refreŝigado.
Al Nový Dvůr apartenas ankaŭ lokoj en arbaroj Poustky kaj Sklárna, kie estis en la dua duono de la 20-a jarcento konstruitaj vico da refrereŝigejaj kabanoj. Estis ĉi tie konstruitaj ankaŭ du lernejoj en la naturo por infanoj el Most-regiono kaj Prago, kiuj estas uzataj ĝis hodiaŭ. En la arbaroj norde de Nový Dvůr troviĝas granitaj ŝtonegoj, el kiuj kelkaj estas tipo ŝancelŝtono. La plej konata estas Rokurbo proksime de vojo al Sklárna kaj grandaj granitaj ŝtonegoj Bába kaj Dědek proksime de Žihle.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Eksa ĉasista kasteleto. Dum la dua mondmilito ĝi servis kiel malliberejo por polaj militkaptitoj. Dum ilia restado ĝi estis subbruligita kaj ĝi forbrulis. Nuntempe tio estas ruino kun perimetraj muroj kaj enireja ŝtuparejo. Ĝi estas dektre senpere apud ŝoseo el Žihle al Rabštejn nad Střelou kondukanta tra Nový Dvůr.
- Statuo de sankta Bernardo de Clairvaux
- Penta kruco
- Statuo de sankta Johano Nepomuka
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Pordego de mastruma korto
-
La mastruma korto de sudo
-
Eksa arbaristejo reguligita en restoracion
-
Suma aviadila vido
-
Aviadila vido al la propra korto
-
Poustky, aviadila vido
-
Sklárna, aviadila vido
-
Rokurbo 1
-
Rokurbo 2
|