Nova Bach-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Bach-Societo
organizaĵo
Komenco 1900
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Leipzig, Germanio
Posedatoj Bach-domo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La Nova Bach-Societo fondiĝis la 27-an de januaro 1900 en Lepsiko. Ĝi staras en la tradicio de la Bach-Societo, kiun fondis kvindek jarojn antaŭe i.a. Robert Schumann, Franz Liszt, Otto Jahn, Ignaz Moscheles, Carl von Winterfeld, Louis Spohr, Siegfried Wilhelm Dehn, Karl Ferdinand Becker kaj Moritz Hauptmann kun la celo de la publikigo de ĉiuj verkoj de Johann Sebastian Bach, la Bach-Gesamtausgabe.

Laŭstatute en 1900 la Bach-Societo malfondiĝis post pretigo de la Bach-Gesamtausgabe (eldono de la kompleta verkaro de Bach). Post tio Hermann Kretzschmar, Oskar von Hase, Martin Blumner, Siegfried Ochs, Joseph Joachim, Franz Wüllner kaj Gustav Schreck fondis la Novan Bach-Societon, por daŭre konatigi la verkojn de la Thomas-kantoro.

Por tiu celo ĝi eldonas ekde 1904 la Bach-Jahrbuch (Bach-Jarlibro) kaj okazigas kaj subtenas Bach-Festivalojn.

Post la Dua Mondmilito, dum kiam la agado parte paŭzis, La Societo reekprenis sian laboron. Ekde 1962 ĝis 1990, dum la tempo de la Germana Disdiviĝo, ĝi pluekzistis nedividite per egalrajte okupitaj estraroj, kies membroj devenis el la du germanaj ŝatoj same kiel el eksterlando.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

La nuna prezidanto de la Nova Bach-Societo estas teologo Martin Petzoldt. La rezidejo de la asocio estas la domo Bosehaus.

Bach-festivaloj[redakti | redakti fonton]

Ĉiun jaron la Nova Bach-Societo okazigas Bach-Festivalo je ŝanĝiĝaj lokoj. La 82-a Bach-Festivalo okazis ekde 20-a ĝis 30-a de septembro 2007 en Freiberg (Saksio) sub la devizo "Bach kaj Silbermann". La 83-a Bach-Festivalo okazis ekde 4-a ĝis 20-a de oktobro 2008 en Salcburgo sub la devizo "Bach gastante en Salcburgo". La 84-a Bach-Festivalo okazis ekde 7-a ĝis 16-a de aŭgusto 2009 en Mühlhausen (Turingio) sub la devizo "Bach war schon hier! Wann kommen Sie?" (Bach jam estis ĉi tie! Kiam venos vi?).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]