Kataluna nova kanzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nova Cançó)

Kataluna nova kanzono (katalune Nova Cançó) estas kataluna movado subtenanta la uzadon de la kataluna lingvo kaj de popolaj kantoj, kiu denuncis la frankisman reĝimon.

La Nova Cançó eksukcesis en la 1960aj jaroj kun la kreaĵo de muzika grupo Els Setze Jutges fondita en 1961 de Miquel Porter, Remei Margarit kaj Josep Maria Espinàs, kaj poste kun la sukceso de la kantoj de artistoj kiel Lluís Llach, Joan Manuel Serrat, Ovidi Montllor, Toti Soler.

Ekzistas ankaŭ similaj movadoj en Galegio, Eŭskio (Euskal Kantagintza Berria) kaj Kastilio.