Nova Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nova Jerusalemo

En la Biblio, la Nova Jerusalemo (ankaŭ nomata la tabernaklo de Dio, sankta urbo, urbo de Dio, ĉiela Jerusalemo, kaj supra Jerusalemo aŭ Ciono), estas laŭlitera urbo aŭ bildigita rekonstruado de la fizika Jerusalemo. Tia grava renovigado de Jerusalemo estas grava afero en Judismo, Kristanismo, kaj Bahaismo. Kiel karakterizaĵo de Apokalipso, la Nova Jerusalemo estas grava en la kristana eskatologio kaj la teologio. La Nova Jerusalemo ankaŭ influis la kristanjan filozofion kaj mistikismon.

Multaj religiaj tradicioj en judismo kaj kristanismo, ekzemple la fundamentistaj kristanoj kaj ortodoksaj judoj kaj kristanoj, kredas je la laŭlitera renovigado de Jerusalemo kiu okazis ĉe la Templa Monto laŭ kelkaj bibliaj profetaĵoj. Aliaj pli moderigitaj kristanoj kaj judoj kredas ke la Nova Jerusalemo estas simbola aŭ kredas ke la renovigado jam okazis aŭ ke tio okazos en alia loko.

En la Bahaa Kredo, la Nova Jerusalemo ne temas pri urbo kiu malsupreniros el la ĉielo, sed la revelacio de Dio. Laŭ Shoghi Effendi, la Nova Jerusalemo estas Kitáb-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro, revelaciita de Bahá'u'lláh en 1873. Pri tia urbo Bahá'u'lláh skribas en la "Libro de Certeco" (Kitáb-i-Íqán, dua parto, paragrafo 218-a) verkita en 1862 :

"Tial, ho mia amiko, decas al Ni streĉi ekstreme la penojn, por atingi tiun Urbon, kaj per la favoro de Dio kaj Lia afableco, disŝiri la 'vualojn de la gloro', por ke tiel, kun nefleksebla firmeco, ni oferu niajn velkantajn animojn sur la vojo de la Nova Amato. Ni devas kun larmoplenaj okuloj fervore kaj insiste peti Lin, ke Li donu al ni la benon de tiu favoro. Tiu Urbo estas la vorto de Dio, revelaciita en ĉiu Epoko. En la tago de Moseo ĝi estis la Kvinlibro, en la Tagoj de Jesuo la Evangelio, en la tagoj de la Diosendito Mahometo la Korano, en ĉi tiu tago la Bayán, kaj en la Epoko de 'Tiu, kiun Dio aperigos' (Man yuẓhiruhu'lláh) - Lia propra Libro, Libro, al kiu ĉiuj Libroj de la antaŭaj Epokoj devas esti turnitaj, kaj kiu staras inter ili ĉiuj kiel la plej altsignifa kaj superega. Tiuj Urboj estas abunde provizitaj per la spirita nutraĵo, kaj sanktaj ĝojoj estas tie pretigitaj. La nutraĵo, kiun ili donas, estas la ĉiela pano, kaj la Spirito, kiun ili inspiras, estas la senperea beno de Dio. Al korpuraj animoj ili oferas la donon de Unueco, riĉigas malriĉulojn kaj prezentas kalikon da sciado al tiuj, kiuj vagas en la sovaĝejo de nesciado. La tuta gvidado, benoj, instruiteco, kompreno, kredo kaj certeco, kiujn ricevas ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, estas kaŝitaj kaj trezortenataj en tiuj Urboj."