Nova Katedralo de Salamanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Katedralo de Salamanko
katolika katedralo • monumento
katolika katedralo • monumento [+]
Koordinatoj40° 57′ 38″ N, 5° 39′ 58″ U (mapo)40.96069-5.666Koordinatoj: 40° 57′ 38″ N, 5° 39′ 58″ U (mapo)

ArkitektoRodrigo Gil de Hontañón

Estiĝo1513

Nova Katedralo de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
Nova Katedralo de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Nova Katedralo de Salamanko

Vikimedia Komunejo:  Catedral Nueva de Salamanca [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Turoj de la Malnova kaj Nova Katedraloj
Norda fasado

La Nova Katedralo de la Asuncio de la Virgulino estas, kune kun la Malnova Katedralo, unu el la du katedraloj de la urbo Salamanko, en Hispanio. Ĝi estas la sidejo de la Diocezo de Salamanko.

Ĝi estis konstruita inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj en du stiloj: malfrua gotiko kaj baroko.

La nova katedralo konstruiĝis inter 1513 kaj 1733 konservante la malnovan katedralon. En la komenco oni pensis detrui ĝin, kvankam estis pli forta la decido konservi ĝin por la diservado dume la nova estis konstruata. Post la finoj de la konstruado en la 18-a jc. estis rekonsiderata la ideo pri detruado kaj pro tio ĝi ankoraŭ konserviĝas. Malgraŭ tio, la dekstra muro de la Nova Katedralo apogiĝas sur la maldekstra muro de la malnova. La turo de la nova katedralo estis plifortigata pro la okazinta Tertremo de Lisbono. Ĝi estis konstruita sur la turo de la malnova.

La ideo pri la konstruado de nova katedralo venas de la 15-a jarcento pro la plimultiĝo de la loĝantaro de Salamanko, ĉefe pro la allogeco de la universitato. Tial, la malnova katedralo en tiu epoko ŝajnis «eta, malhela kaj malalta». Kun la subteno de Fernando la Katolika, kiu en 1509 ordonis la arkitektojn kiuj antaŭe laboris en Toledo kaj Sevilo, Antón Egas kaj Alonso Rodríguez (arkitekto), iri al Salamanko kaj krei la dizajnon de la nova adorejo.

La katedralo, post pluraj diskutoj, estis konstruita apud la malnova, realigata el franka ŝtono de Villamayor laŭ gotika stilo.

Dum preskaŭ la tuta 17-a jarcento la konstruado haltiĝis kaj estis reprenita en la 18-a jarcento ĝis la finkonstruo en 1733. La katedralo suferis la efektojn de la Tertremo de Lisbono, kiu okazis la 1-a de novembro 1755, restante ankoraŭ videblajn signojn en la truoj kaj vitraloj rompitaj. Post la tertremo la kupolo devis estis rekonstruita kaj plifortigi la sonorilturon kiu tre similis al tiu de la katedralo de Segovio.

En 1810 la armeo de la franca okupado detruis la kvartalon kiu troviĝis norde de la katedralo, estiĝante la nuna placo Anaya kaj reliefigante la nordan fasadon, kiu ne estis preparita por tiu celo kaj ne tiom bela. Pro tiu okazintaĵo la plej konataj fotoj de la katedralo ĉiam estas faritaj en tiu parto, forgesigante la ĉefan fasadon, multe pli interesan sed situantan en mallarĝa strato kaj sen sufiĉa spaco por bonaj fotoj. Kiam oni restaŭris la ornamaĵojn de la norda fasado, precize por montri ke temas pri modernaj skulptaĵoj oni aldonis bildon de kosmonaŭto kaj de taŭro el la nuna provinca blazono: tiele temas pri la ununura kosmonaŭto en la mondo en gotika-renesanca katedralo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]