Nova Mondo de Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Mondo de Prago
Nový Svět
Nova Mondo de Prago
stratoforlasita vilaĝo
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Hradčany
Geografia situo 50° 5′ 28″ N, 14° 23′ 23″ O (mapo)50.0912314.38964Koordinatoj: 50° 5′ 28″ N, 14° 23′ 23″ O (mapo)
Nova Mondo de Prago (Ĉeĥio)
Nova Mondo de Prago (Ĉeĥio)
DEC
Nova Mondo de Prago
Nova Mondo de Prago
Commons: Nový Svět (Prague)
vdr

Nova Mondo (Nový svět) estas kvartalo de la urboparto Hradčany de Prago. Ĝi ĉiam estis kvartalo de la malriĉularo. La intereson vekas pli multe ĝia entuta karaktero ol la artisma valoro de la unuopaj domoj. En unu el la domoj loĝis en la tempo ĉirkaŭ la jaro 1600 la fama astronomo de Rudolfo la 2-a, Tycho Brahe. Belan stukan ornamon posedas la domo Ĉe la ora piro (U zlaté hrušky), barokstila el la unua duono de la 18-a jarcento. En la domo Ĉe la ora plugilo (U zlatého pluhu) naskiĝis en la jaro 1859 la fama genia violonisto František Ondříček.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.