Nova Placo (Bilbao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Placo (Bilbao)
Plaza Nueva
Plaza Barria

placo
Prezento
Stilo Novklasika arĥitekturo
Tipo Monumento
Dato de konstruo 1786-1851
Protekto Historia monumento RI-51-0005154[1]
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Biskajo
Loko Bilbao
Geografia situo 43° 15′ 33″ N, 2° 55′ 22″ U (mapo)43.259081-2.922711Koordinatoj: 43° 15′ 33″ N, 2° 55′ 22″ U (mapo)
Nova Placo (Bilbao) (Hispanio)
Nova Placo (Bilbao) (Hispanio)
DEC
Nova Placo (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao)
Situo de Nova Placo (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao) (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao) (Bilbao)
DEC
Nova Placo (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao)
Nova Placo (Bilbao)
Situo de Nova Placo (Bilbao)

Map

vdr

La Nova Placo (hispane: Plaza Nueva; eŭske: Plaza Barria) estas placo lokita en la historia centro de Bilbao, Biskajo (Hispanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Nova Placo de Bilbao estas arĥitektura propono de Novklasika arĥitekturo. Tre komplika administra procedo prokrastis la konstruon de la placo dum sesdek kvin jaroj dividitaj en du periodojn:

  1. Inter 1786 kaj 1829 oni lanĉis la projekton.
  2. Inter 1829 kaj 1851 ĝi realiĝis.

Tiu kunportis trioblan aŭtorecon:

  1. En 1821 Silvestre Pérez desegnis la planojn.
  2. En 1825 Antonio de Echevarria fariĝis respondeculo de la verko, realigante du reform-projektojn en 1829 kaj 1832.
  3. Inter 1840 kaj 1851 la respondeco trapasis al Avelino de Goicoechea, kiu siavice ŝanĝis la projekton de Echevarria.

La ideo konstrui novan placon ŝuldiĝis al bilbaa klera spirito en la fino de la 18-a jarcento. Temis pri anstataŭigo de malnovurba placo per funkcia, praktika, higiena kaj bela ĉirkaŭaĵo.[2]

Hodiaŭ tie troviĝas la sidejo de Euskaltzaindia.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bienes de Interés Cultural
  2. Plaza Nueva (Bilbao). Alirita 1-a de aŭgusto 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza Nueva (Bilbao) en la hispana Vikipedio.