Saltu al enhavo

Nova Providenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Providenco
insulo, distrikto de Bahamoj [+]

AkvejojKariba maro

Supermara altecom [+]
Koordinatoj25° 2′ N, 77° 24′ U (mapo)25.03-77.405Koordinatoj: 25° 2′ N, 77° 24′ U (mapo)
Akvokolektejo207 km² (20 700 ha) [+]
Areo207 km² (20 700 ha) [+]
Loĝantaro274 400 [+] (2016)
HorzonoUTC-05:00 [+]

Nova Providenco (Bahamoj)
Nova Providenco (Bahamoj)
DEC
Map
Nova Providenco
Vikimedia Komunejo:  New Providence Island [+]
vdr
Satelita bildo.

Nova Providenco (angle New Providence) estas la plej loĝata insulo en Bahamoj, enhavanta pli ol 70% de la totala loĝantaro. Estante en la orienta flanko de la insulo, estas la ŝtata ĉefurbo nome Nasaŭo; ĝi havis 246 329 loĝantoj laŭ la censo de 2010, kaj 292 522 laŭ la censo de 2022. Preskaŭ tri kvaronoj de la bahama populacio loĝas en Nova Providenco.

Aliaj setlejoj en Nova Providenco estas Grants Town, Bain Town, Fox Hill, Adelaide, Yamacraw, South Beach, Coral Harbour, Lyford Cay, Paradise Island, Sea Breeze, Centreville, The Grove (Sude) kaj The Grove (Okcidenta Golfo), Cable Beach, Delaporte, Gambier, Old Fort Bay, Carmichael Road, kaj Love Beach.

La nomo Nova Providenco estis kreita de guberniestro en la 16-a jarcento kiu dankis al la Dia providenco pro sia survivado post ŝipvrako. "Nova" estis poste aldonita por distingi ĝin el insulo Providencia en Okcidenta Karibio (nun en Kolombio) uzita de piratoj. Fakte ankaŭ Nova Providenco estis dum tempo kerno de piratoj kaj celo de atakoj de diversaj ŝiparmeoj.