Nova Vulgato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Vulgata Bibliorum Sacrorum Editio
traduko de la Biblio • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo klasika latino
Eldonado
Eldondato 1979
vdr

Nova Vulgato estas la plej nova versio de Vulgato.

En Okcidento, fine de la kvara kaj komence de la kvina jarcentoj aperis la latiginita Biblio, poste nomata Vulgato: ĝi konsistas el rektaj tradukoj, el la hebrea kaj aramea kaj greka, de sankta Hieronimo, kiu tamen profitis ankaŭ de la praa latina versio (Vetus Latina), nur nekomplete posedata de ni hodiaŭ.

Se Hieronimo povas esti konsiderita, kun Origeno, eminenta filologo (li komparis la diversajn manuskriptojn de la nova kaj malnova testamento kunige kun la Septuaginto, ktp), kaj profitanto de tiutempaj sciencoj aplikataj al Biblio, lia verko, tamen, transdoniĝis laŭjarcente diverstekste: el tio, tial, diversaj skoloj, mezepokaj kaj modernaj, provis rekonstruj el vulgataj manuskriptoj la plej probablajn tekstojn (vidu, ekzemple, la reviziaĵon de la skolo de Komplutenco). Kaj, krome, ankaŭ la rekonstruitaj Vulgatoj lasis dubojn kaj malcertecojn se komparataj kun manuskriptoj de la hebreaj kaj grekaj tekstoj, antaŭaj kaj postaj al la verkada taskiĝo de Hieronimo. Delonge fakuloj kaj ekleziuloj pledis por ke estu reesplorita kaj reviziita, en la latina, la tuta Biblio apogiĝante sur la plej sekuraj manuskriptoj kaj profitante de la modernaj sciencoj por atingi la celon. Sed por tion fari estus bezonate, krom la realiga volo, ankaŭ rimedojn kaj engaĝiĝon de plurcentaj fakuloj, el diversaj sciencoj kaj kulturoj. Fine, en 1965, jam ekfiniĝanta la dua Vatikana Koncilio, papo Paŭlo la 6-a, puŝite ankaŭ de sugestoj de la koncilia episkoparo, kreigis la ĝustajn sciencajn aparatojn, kaj la tasko, nekomuna kaj kulture epoka, startis, kaj la tuta kritike retraduka verko estis liverita al la papo Johano Paŭlo la 2-a en 1979 kun la nomo “Nova Vulgata” aŭ “Neovulgata” kies titolo estis “Bibliorum Sacrorum nova vulgata editio” (nova divastigata eldono de la sankta Biblio). Al tiu eldono konformiĝu ĉiuj liturgiaj tekstoj de la Katolka Eklezio kaj la katolike oficialigitaj diverslingvaj tradukoj.

Interese estus pritrakti la ekzegezajn kaj filologiajn kriteriojn sekvitajn de la fakuloj kaj la tekstajn kaj sencajn modifojn, la tekstajn ekskludaĵojn ĉar laŭtempajn altruditaĵojn, kion konforman al la traduko de Hieronimo, kion ĉerpitan el aliaj manuskiptoj, kion rekonstruitan nur laŭsence ĉar ne eblas klara teksto, kaj la kialojn de unuopaj ŝanĝoj. Bonŝance, ĝuste ties faksciencaj pravigaj provoj estas kolektitaj en diversaj grandvolumoj, baldaŭ, se ne jam, publikigotaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]