Nova urbodomo de Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova urbodomo de Lepsiko
Neues Rathaus (Leipzig)
Rathaus
Bazaj datoj
Konstrustilo arta eklektikismo • Novrenesanco vd
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Situo
Geografia situo 51° 20′ 9″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo)51.335812.3725Koordinatoj: 51° 20′ 9″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo)
Nova urbodomo de Lepsiko (Saksio)
Nova urbodomo de Lepsiko (Saksio)
DEC
Nova urbodomo de Lepsiko
Nova urbodomo de Lepsiko
Lokigo de Saksio en Germanio
Situo de Nova urbodomo de Lepsiko
Map
Nova urbodomo de Lepsiko
vdr
Vido disde sudo

La Nova urbodomo (germane Neues Rathaus) ĉe la ringostrato Martin-Luther-Ring de Lepsiko, Germanio, estas grava vidindaĵo en la grandurbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo havs 114,5 m altan turon kaj videblas jam delonge. Temas tie ĉi pri la plej alta urbodoma turo de Germanlando, eble de la tuta mondo se ne taksi la urbodomon de Tokio dutura. La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj germanaj grandurbaj urbodomoj de la fino de la 19-a jc. Ĝin konstruigis oni laŭ la planoj de la urbokonstrudirektoro Hugo Licht inter 1899-1905. Ekde 1905 sidis tie ĉi la lepsika urba administantaro forlasinte la urbocentran malnovan urbodomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam mezepoke troviĝis surloke kastelo nome Pleißenburg, kie okazis en 1519 la fama teologia disputado inter Marteno Lutero kaj Johannes Eck. La surfaco de la nuna urbodomo estas pli ol 10.000 kvadratmetroj kaj ĝi havas ĉ. 600 salonojn. Supre de la frontonoj estas tri latinaj enskriboj: "Arx nova surrexit / Nova burgo leviĝis", "Mors certa, hora incerta / La morto certas, sed ĝia momento necertas" kaj "Publico consilio publicae saluti / Por la publika konsilio kaj la publika bonstaro".

Proksime estas la tradiciriĉa gastejo Thrüinger Hof en la strato Burgstraße nr 19 kun regiona kuiritaĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 46

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]