Novaja gazeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Новая газета
Novaja gazeta
Novaya gazeta logo.svg
Speco politika gazeto
Periodeco de 2009 aperanta trifoje po semajno

Redaktisto ĉefredaktoro Dmitrij Muratov
Establodato 1-a de aprilo 1993
Lingvo rusa

Retejo www.novayagazeta.ru
Information icon.svg
vdr

Novaja Gazeta (ruse Новая газета, tradukita kiel "Nova Gazeto") estas gazeto de Rusio, nacie kaj internacie konata pro sia enketema priraportado de rusiaj politikaj kaj sociaj aferoj kaj pro sia batalado por sinesprimlibereco en Rusio. En 2021, ĝia redaktisto, Dmitrij Muratov, ricevis la Nobel-premion pri paco, kune kun la filipina ĵurnalisto Maria Ressa, pro iliaj klopodoj favore al sinesprimlibereco kaj gazetara libereco[1].. Ses ĵurnalistoj de la gazeto, inkluzive de Jurij Ŝĉekoĉiĥin, Anna Politkovskaja kaj Anastasia Baburova, murdiĝis ekde la jaro 2001, lige al iliaj ĵurnalistaj esploroj. Ili denuncis, en siaj artikoloj, korupton, malobservojn de homaj rajtoj kaj la militon en Ĉeĉenio.

Ĝi estas eldonata en Moskvo, en regionoj ene de Rusio, kaj en kelkaj pliaj landoj. De 2009, la presita eldono estas publikigita lunde, merkredo kaj vendredo, anglaj artikoloj en la gazeta retejo estas eldonataj pli nekonstante. La gazeta stabo kontrolas 51 procentaĵojn de la akcioj, la restantaj 49 procentaĵoj apartenas al Miĥail Gorbaĉov kaj Aleksandr Lebedev. Ekde 2013, Lebedev ankaŭ estas la kapo de la "enketema fako" de la gazeto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis kreita en 1993, kiam ĵurnalistoj decidis forlasi la ĉiutagan Komsomolskaja Pravda kun la espero komenci novan influan ĉiutagan ĵurnalon kapablan elmontri la problemojn de la rusia socio. Unue fondita sub la nomo Новая ежедневная газета (laŭvorte "La Nova Ĉiutaga Gazeto"), ĝi poste ŝanĝiĝis por iĝi Novaya Gazeta ("La Nova Gazeto"). Eĉ se ĝi ne povis plenumi ĉiujn postulojn, kiujn ĝi starigis al si, ĝi ankoraŭ povis establi sin kiel profunde sendependa klaĉgazeto, kio gajnis al ĝi plurajn procesojn. The Washington Post priskribis ĝin en 2017 kiel "la plej granda opozicia gazeto de Rusio"[2].

La 1-an de aprilo 2017, la ĵurnalo publikigis artikolon de Elena Milachina denuncante la persekutojn faritajn de la ĉeĉenaj aŭtoritatoj kontraŭ samseksemuloj[3]. En la sekvaj tagoj, la gazeto timis pri la sekureco de siaj ĵurnalistoj, post kiam rezolucio adoptita ĉe la moskeo Aĥmad Kadirov en Grozno promesis "puni" ĵurnalistojn[4]. La ĉefredaktoro, Dmitrij Muratov, taksis la danĝeron tia, ke li decidis armi ĉiujn kunlaborantojn per memdefendaj pistoloj[2].


La 27-an de marto 2022, la ĉefredaktoro de Novaja Gazeta Dmitrij Muratov aranĝis intervjuon kun la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij por rusaj ĵurnalistoj — la ĉefredaktoro de Doĵd TV Channel Tikhon Dzyadko, la ĉefredaktoro de Meduza Ivan Kolpakov, la ĵurnalisto kaj verkisto Mikhail Zigar, kaj la Kommersant-a speciala korespondanto Vladimir Soloviov.

La rusia aŭtoritato pri komunikado Roskomnadzor postulis, ke la rusiaj amaskomunikiloj ne publikigu intervjuon de Zelenskij kaj minacis la gazeton per revizio. La Oficejo de la Ĝenerala Prokuroro deklaris ke ĝi "donus laŭleĝan takson" de la materialo[5].

La 28-an de marto 2022, post la dua averto de Roskomnadzor, la redakcio de Novaja Gazeta anoncis la suspendon de laboro ĝis la fino de la invado[178][179]. La Alta Reprezentanto de EU por Eksteraj Aferoj kaj Sekureca Politiko Josep Borrell rimarkis, ke la ĉesigo de la publikigo de Novaja Gazeta estas "rezulto de sistema premo sur sendependaj amaskomunikiloj, inkluzive de eksterlandaj, same kiel sociaj retoj, organizitaj de la rusaj aŭtoritatoj"[6].

La 7-an de aprilo 2022, Kiril Martinov, redaktoro de la politika departemento de Novaya Gazeta, anoncis la lanĉon de nova eldonaĵo, Novaya Gazeta- Eŭropo, el Rigo, Latvio[7][8].

La 29-an aprilo 2022 la retejo NovajaGazetaEŭropo.ru estis blokita de Roskomnadzor[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]