Novalles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novalles
Blazono de Novalles
Blazono de Novalles
Blazono de Novalles
Novalles
Novalles
Novalles
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 48′ 42″ N 6° 35′ 44″ O / 46.81167 °N, 6.59556 °O / 46.81167; 6.59556 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 42″ N 6° 35′ 44″ O / 46.81167 °N, 6.59556 °O / 46.81167; 6.59556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 99
Areo 2,05 km²
Alteco 571 m super marnivelo
Poŝtkodo 1431
Komunumkodo 5564
Mapo de Novalles
Mapo de Novalles
Situa mapo de Novalles
vdr

Novalles estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 99 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Novalles situas en la Ĵurasa Montaro ĉe la norda flanko de la rivero Arnon, proksimume 8 kilometron nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la setejoj Novalles kaj Le Clos kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 60,9% estas kovritaj de arbaro, 35,4% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Novalles limas en nordo al Bullet, en nordoriento al Grandevent, en sudoriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudo al Giez, kaj en okcidento al Vugelles-La Mothe.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Novalles situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Fontaines-sur-Grandson al Vugelles-La Mothe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 estas Yverdon-Okcidento, kiu situas proksimume 7 kilometrojn sude de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Novalles la komunumo estas konektita al la publika transporto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Novalles datiĝas el la jaro 1179 kiel Novellis. En la jaro 1179 la Abatejo Hautcrêt posedis grejnejon. Dum mezepoko Novalles apartenis al la Senjorujo Grandson. En la 14-a jarcento parto de Novalles apartenis al la Senjorujo Champvent, dum alia parto en la 18-a jarcento fariĝis feŭdo, kiu estis koncedita al la familio Calame de Grandson. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 estis integrita al la Senjorujo Montagny en la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]