Novepoka muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novepoka muziko estas ĝenro de muziko originale ligita kun iuj novepokaj kredoj. Ĝi estas bazita sur la verkoj de diversaj eŭropaj kaj amerikaj elektronikaj kaj akustikaj muzikistoj. Ĝi estas ĝenerale karakterizita kiel ĉefe instrumenta kaj melodie ripetema. Registraĵoj de natur-sonoj iufoje estas uzataj en ĉi tia muziko. Novepoka muziko estas konsiderata kiel trankviliganta kaj inspiranta, tial ĝi ofte estas uzata de aŭskultantoj dum jogo, masaĝo, meditado, legado, aŭ por krei pacan etoson.

Ekzemploj

Jen kelkaj muzikistoj kiuj estas ofte rilatigitaj al tia ĉi muziko:

Ŝablono:Ĝermo-muziko