Saltu al enhavo

Novfeŭdismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novfeŭdismo
politika sistemo Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe feŭdismo vd
vdr

Novfeŭdismo ("nova feŭdismo") estas, ĝenerale, moderna reviviĝo de feŭdaj politikoj pri regado, administrado kaj socia vivo.

Kelkaj sociaj sciencistoj uzas la terminon novfeŭdismo por priskribi la enkondukon de feŭd-analogaj organizaj formoj en modernan ekonomian, politikan kaj socian ordon, kiu jam ne plu povas esti karakterizita kiel kapitalisma, merkat-bazita, konkurenciva kaj demokratia.

La termino populariĝis en la eseo de John Kenneth Galbraith "Neo-feŭdismo" (1961).[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Novfeŭdismo rilatas al la parta aŭ kompleta spontanea apero aŭ planita enkonduko de feŭd-similaj organizaj formoj en politiko, ekonomiko kaj socio ene de la kunteksto de kapitalismo. Rilate al Usono, ĉi tiun vidpunkton estas subtenata de Emmanuel Todd, Joel Kotkin, kaj Vladimir Shlapentokh, kiu ankaŭ observis ĉi tiun tendencon en Rusio post 1991.

Certigi monopolajn enspezojn por korporacioj sub la formo de privilegioj, licencoj, koncedoj, subvencioj, aŭ la provizado de publikaj varoj interŝanĝe de subtenado al politikistoj, ekzemple, per financado de partioj kaj balotkampanjoj, estas feŭda karakterizaĵo de modernaj politikaj sistemoj. Korporacioj subtenas politikistojn, kiuj promesas al ili monopolojn aŭ pliajn rekompencojn sen korespondaj servoj.

Teorie, novfeŭdismo rilatas al la teorio pri la moderna reviviĝo de politikoj rilataj al registaro, ekonomiko kaj publika vivo, similaj al tiuj ĉeestantaj en multaj feŭdaj socioj, kiel ekzemple malegaleco en rajtoj aŭ jura protekto inter malnobeloj kaj nobelaro.[2]

Novfeŭdismo povas fokusiĝi je ekonomiaj aspektoj. En la nuntempa socio, kelkaj el la problemoj asociitaj kun la ideo de novfeŭdismo estas sociaklasa tavoliĝo, tutmondiĝo, amasa/kontraŭleĝa migrado, malfermaj pordaj politikoj, multnaciaj kompanioj, kaj " novkorporaciismo ".[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wallerstein I. Capitalist civilization. -Binghamton (N.Y.), 1992. Malinovsky P. V. (2001). “Globalisation as a Civilization Shaping Process”, Russia and the Modern World (Россия и современный мир) (2), p. 7 (5–30). 
  2. (2000) “Urban Violence and Police Privatization in Brazil: Blended Invisibility”, Social Justice 27 (2).  [rompita ligilo]
  3. The Rise of Neo-Feudalism (April 8, 2020).
  4. Hartmann, Thom (6 November 2002), "Time to Remove the Bananas... and Return Our Republic to Democracy", CommonDreams.org, http://www.commondreams.org/views/2002/11/06/time-remove-bananas-and-return-our-republic-democracy 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]