Novgoroda Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novgoroda respubliko)
Novgoroda Respubliko
1136 – 1478
historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Teritorio de Novgoroda Respubliko
Teritorio de Novgoroda Respubliko
Ĉefurbo:
Loĝantaro
antikva orientslava lingvo • Malnova Novgoroda dialekto
ortodoksismo • finna paganismo
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Novgoroda Respubliko (ruse Новгородская республика; tr.: Novgorodskaja respublika) estis granda mezepoka ŝtato kiu okupis teritorion de la nuna Rusio kaj Belorusio, ekde Baltio ĝis Uraloj, inter la jaroj 1136 kaj 1478. Ĝia ĉefurbo troviĝis en Novgorod.

Komenco de la periodo respublika estas ligita kun forpelo de la princo Vsevolod Mstislavoviĉ en 1136, kiun soveta historiisto B. D. Grekov en 1929 nomis „revolucio en Novgorod de la 12-a jarcento“. En januaro 1478 la respubliko ĉesis ekzisti pro aligo de la ŝtato al la Grandprinclando Moskvo fare de Ivano la Tria.

Historio[redakti | redakti fonton]

Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. La urbo situas en nordokcidento de Rusio, apud riverkomenco Volĥov kaj lago Ilmen. Oficiale la jaro de la fondiĝo estas 859, kiam la urbo estas menciita la unuan fojon en Nikona kroniko lige kun la morto de Gostomisl tie.

La teritorio, kie poste formiĝis la Novgoroda ŝtato, estis loĝata ekde paleolitiko kaj mezolitiko. Aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo[1]). En la 6-a jarcento tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la 8-a jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.

En la kroniko oni skribis pri alvoko al Ruriko, la duko de vikingoj, en la 862 jaro. (Lin la lokanoj invitis ĉi tien por esti ilia duko). Komence lia restadejo situis, verŝajne, en la fortikigita urbeto, kiu estas nomata Gorodiŝe de Ruriko. Gorodiŝe situis je kelkaj kilometroj de la nuntempa urbo. Ĝi havis oportunan situon, ĉar ĝin ĉirkaŭe gardis akvo. De la monteto, kie ĝi situis, la vikingoj facile povis regi pasadon de ŝipoj el Volĥovo en la lagon kaj reen.

En la komenco de la dekunua jarcento la duko Jaroslavo Saĝa translokis sia restadejo malsupren laŭ fluo de rivero Volĥov. Ĉi tie ĝis tiu ĉi tempo jam situis urbeto, kie loĝis lokaj finnoj kaj slavoj. Oni povas supozi, ke de tiu tempo la urbo akceptis sian nuntempan nomon (Novgorodo signifas Novan Urbon). La nova restadejo de Jaroslavo lokiĝis apud Torg - la centro de komerca vivo de la urbo. Ĝis nun restis en la okcidenta bordo de Volhov ĉi tiuj du komencaj elementoj: malnova Torg (bazaro) kaj Jaroslavovo Dvoriŝe (kortego de Jaroslavo). Poste, en la mil kvardeka jaro, kontraŭ Torg, en la orienta bordo, estis konstruataj ligna citadelo kaj ŝtona katedralo de Sankta Sofia. Tiel formiĝis la malnova centro de la urbo.

Veĉeo en Novgorod. Pentraĵo de Andrej Rjabuŝkin, fino de la 19-a jarcento

Poste rajtoj de duko estis tre limigataj kaj li iĝis subulo de la urboestro, kiu nomiĝis "posadnik". La restadejo de duko estis retranslokita en sian malnovan lokon, en Gorodiŝe-on. Oni povis forpeli dukon kaj alvoki la novan, se la malnovan oni ne ŝatis. Duko estis preskaŭ nur milita ĉefo. Novgorodo iĝis respubliko. Registo de la urbo estis "posadnik", kiun elektis ĝenerala kunveno de urba elito - "veĉeo".

La oportuna situo de la urbo en kruciĝo de komercaj vojoj transformis ĝin en la grandegan centron de komerco. Novgorodo posedis grandan teritorion kaj estis unu el la plej grandaj tiutempaj ŝtatoj. La ĉefurbo ekonomie prosperis kaj apartenis al la komerca ligo Hansa.

La postrestintaj en subtera akvo centoj da betulŝelaj dokumentoj (la unua estis trovita en 1951) donas tre vivan imagon pri la mezepoka ŝtato de Novgorod. Pluraj privataj leteroj inter la trovitaĵoj montras, ke novgorodanoj amase scipovis legi kaj skribi, ankaŭ ekster la socia elito[2].

Grandan potencon havis ankaŭ la episkopo de Novgorodo, kiu formale estis ĉefo de la tuta respubliko.

Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Orientaj slavoj, Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Ekde la revolucio
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
vdr

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]