Novgoroda respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novgoroda respubliko (ruse Новгородская республика) estas periodo inter la jaroj 1136 kaj 1478 en politika historio de la Novgoroda ŝtato, kiam tie establiĝis respubliko kun la centro en Novgorod.

Komenco de la periodo estas ligita kun forpelo de la duko Vsevolod Mstislavoviĉ en 1136, kiun soveta historiisto B. D. Grekov en 1929 nomis „revolucio en Novgorod de la 12-a jarcento“. En januaro 1478 la respubliko ĉesis ekzisti pro aligo de la ŝtato al la Granda Duklando de Moskvo fare de Ivano la 3-a.

Historio

Novgorodo estas unu el la plej malnovaj urboj de Rusio. La urbo situas en nordokcidento de Rusio, apud riverkomenco Volĥov kaj lago Ilmen. Oficiale la jaro de la fondiĝo estas 859, kiam la urbo estas menciita la unuan fojon en Nikona kroniko lige kun la morto de Gostomisl tie.

La teritorio, kie poste formiĝis la Novgoroda ŝtato, estis loĝata ekde paleolito kaj mezolito. Aborigena loĝantaro de ĉi tiu teritorio estis finnaj triboj, post kiuj restis multaj nomoj de riveroj kaj lagoj (ekzistas tamen opinio, ke ne ĉiuj toponimoj finnaj estas el la antaŭslava periodo[1]). En la 6-a jarcento tien alvenis triboj de slavoj-kriviĉoj, kaj en la 8-a jarcento alvenis plia slava tribo, kiu nomiĝis slovenoj.

En la kroniko oni skribis pri alvoko al Ruriko, la duko de vikingoj, en la 862 jaro. (Lin la lokanoj invitis ĉi tien por esti ilia duko). Komence lia restadejo situis, verŝajne, en la fortikigita urbeto, kiu estas nomata Gorodiŝe de Ruriko. Gorodiŝe situis je kelkaj kilometroj de la nuntempa urbo. Ĝi havis oportunan situon, ĉar ĝin ĉirkaŭe gardis akvo. De la monteto, kie ĝi situis, la vikingoj facile povis regi pasadon de ŝipoj el Volĥovo en la lagon kaj reen.

En la komenco de la dekunua jarcento la duko Jaroslavo Saĝa translokis sia restadejo malsupren laŭ fluo de rivero Volĥov. Ĉi tie ĝis tiu ĉi tempo jam situis urbeto, kie loĝis lokaj finnoj kaj slavoj. Oni povas supozi, ke de tiu tempo la urbo akceptis sian nuntempan nomon (Novgorodo signifas Novan Urbon). La nova restadejo de Jaroslavo lokiĝis apud Torg - la centro de komerca vivo de la urbo. Ĝis nun restis en la okcidenta bordo de Volhov ĉi tiuj du komencaj elementoj: malnova Torg (bazaro) kaj Jaroslavovo Dvoriŝe (kortego de Jaroslavo). Poste, en la mil kvardeka jaro, kontraŭ Torg, en la orienta bordo, estis konstruataj ligna citadelo kaj ŝtona katedralo de Sankta Sofia. Tiel formiĝis la malnova centro de la urbo.

Veĉe en Novgorod. Pentraĵo de Andrej Rjabuŝkin, fino de la 19-a jarcento

Poste rajtoj de duko estis tre limigataj kaj li iĝis subulo de la urboestro, kiu nomiĝis "posadnik". La restadejo de duko estis retranslokita en sian malnovan lokon, en Gorodiŝe-on. Oni povis forpeli dukon kaj alvoki la novan, se la malnovan oni ne ŝatis. Duko estis preskaŭ nur milita ĉefo. Novgorodo iĝis respubliko. Registo de la urbo estis "posadnik", kiun elektis ĝenerala kunveno de urba elito - "veĉe".

La oportuna situo de la urbo en kruciĝo de komercaj vojoj transformis ĝin en la grandegan centron de komerco. Novgorodo posedis grandan teritorion kaj estis unu el la plej grandaj tiutempaj ŝtatoj. La ĉefurbo ekonomie prosperis kaj apartenis al la komerca ligo Hanso.

La postrestintaj en subtera akvo centoj da betulŝelaj dokumentoj (la unua estis trovita en 1951) donas tre vivan imagon pri la mezepoka ŝtato de Novgorod. Pluraj privataj leteroj inter la trovitaĵoj montras, ke novgorodanoj amase scipovis legi kaj skribi, ankaŭ ekster la socia elito[2].

Grandan potencon havis ankaŭ la episkopo de Novgorodo, kiu formale estis ĉefo de la tuta respubliko.

Referencoj

  1. Malnoveŭropa gidronimaro ĉe Ilmen (PDF, ruse)
  2. Prelego de profesoro Zaliznjak pri la betulŝelaj dokumentoj kaj ilia signifo. 2006.