Novgvinea bronzflugilulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novgvinea bronzflugilulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Henicophaps Henicophaps
Specio: Novgvinea bronzflugilulo, Henicophaps albifrons
Gray, 1862
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Novgvinea bronzflugiluloblankafrunta bronzflugilulo laŭ la scienca nomo Henicophaps albifrons estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de Nov-Gvineo. Tiuj estas fortikaj kolomboj kun maloftaj longaj fortaj bekoj kiuj vivas en humidaj arbaroj kaj manĝas ĉefe surgrunde.

La Novgvinea bronzflugilulo estis priskribita kaj ricevis la dunomon Henicophaps albifrons fare de la angla zoologo George Robert Gray en 1862 el specimeno kiu estis kolektita fare de la natursciencisto Alfred Russel Wallace en la insulo Vaigeo, nordokcidenta Nov-Gvineo.[1] La specifa epiteto kombinas la latinajn vortojn albus signife "blanka" kaj frons signife "frunto".[2] Fakte la ĉefa trajto estas rimarkinda blanka areo en frunto kaj super okuloj iom svaga en kapoverto. La cetero de la plumaro estas malhelbruna pli malhela en flugiloj kaj vosto, La longa beko kaj kruroj estas flavecaj.

Du subspecioj estas agnoskitaj:[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gray, George Robert (1861). “Remarks on, and descriptions of, new species of birds lately sent by Mr. A. R. Wallace from Waigiou, Mysol, and Gagie Islands”, Proceedings of the Zoological Society of London (Part 3), p. 427–438 [432] Plate 44. 
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Londono: Christopher Helm, p. 38. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 15a de Marto 2020.