Novjara parolado de prezidanto de Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Prezidanto de la Respubliko Kyösti Kallio donante sian lastan novjaran paroladon dum la vintra milito en 1940.
Urho Kekkonen efektivigas la duan televidan novjarparolon dum jaro 1959.

Novjara parolado de prezidanto de Finnlando (finne tasavallan presidentin uudenvuodenpuhe) estas parolado, kiun faras prezidanto de Finnlando la 1-an de januaro en finna televido kaj radio normale unue finne kaj poste svede. La prezidanto rakontas kaj komentas pri aferoj, kiuj okazis en la lasta jaro. Li komencas la finnlingvan parolon per vorto kansalaiset kaj la svedlingvan parolon per la vorto medborgare, ambaŭ havas signifon "civitanoj". La unuan novjaran parolon de respubliko de Finnlando en finna radio parolis Pehr Evind Svinhufvud la 1-an de januaro 1935, la unuan parolon en televido Urho Kekkonen la 1-an de januaro 1958. La unuan kolortelevidan parolon parolis Kekkonen la 1-an de januaro 1969.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]