Novjorka koturnikopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Novjorka koturnikopo (Coturnicops noveboracensis)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo: oranĝe, reproduktejoj; flave, migrejoj; blue, nereproduktejoj.
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Novjorka koturnikopo (Coturnicops noveboracensis) estas malgranda sekretema marĉobirdo de la familio Raledoj kiu troviĝas en Nordameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Novjorka koturnikopo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj fulikoj en la genron Fulica kaj stampis la dunoman nomon Fulica noveboracensis.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "yellow breasted gallinule" (flavbrusta galinulo) kiu estis supraĵe priskribita en 1785 fare de la kimra natursciencisto Thomas Pennant en sia libro Arctic Zoology.[2] Tiu ĉi ralo estas nuntempe metita en la genron Coturnicops kiu estis starigita en 1855 fare de la angla zoologo George Robert Gray.[3][4] La genronomo kombinas coturnix, latinlingva vorto por "koturno", kun ōps, greklingva vorto kun la signifo "aspekto".[5] La specia epiteto noveboracensis estas latinigita vorto por Novjorko (novus (nova) kaj Eboracum (York, Anglio),[6] alude ĝenerale al la nordamerika distribuado.
Oni agnoskis du subspeciojn:[4]
- C. n. noveboracensis (Gmelin, JF, 1789) – Kanado kaj norda Usono
- † C. n. goldmani (Nelson, 1904) – centra Meksiko (formortinta)
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn striecajn per nigra koloro, flavecbrunan bruston, helan ventron kaj striecajn flankojn. La mallonga dika malhela beko flaviĝas ĉe maskloj dum la reprodukta sezono. La plumoj sur la dorso havas blankajn bordojn. Estas flavbruna bendo super la okulo kaj la kruroj estas verdecflavaj. La birdoj estas 16–19 cm en totala longo; maskloj havas averaĝan pezon de 59 g, inoj averaĝan pezon de 52 g.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La reprodukta habitato de la nomiga subspecio estas malsekaj herbejoj kaj malprofundaj marĉoj tra Kanado oriente de la Rokmontaro; ankaŭ ĉe la nordorienta Usono kaj la Grandaj Ebenaĵoj tra tuta norda Kanad-Usona limo ĝis la Grandaj Lagoj. Tiuj nordaj populacioj de tiu koturnikopo migras al la sudorienta marborda Usono. Malmulto estas konata pri la vintraj kutimoj de la tiu koturnikopo preter ejoj laŭ marborda Teksaso, sudorienta Oklahomo, kaj marborda Suda Karolino. Tamen, esploristoj konkludis per observaj studoj ke la relativa abundo de tiuj reloj pliiĝis rilate al la grandeco de la enketita areo kaj estis pli alta ĉe lokoj bruligitaj ene de tri jaroj. Inter ejoj, ĉiu kroma horo da enketa penado pliigis la nombron da birdoj detektitaj per 0.66 reloj/h. Trovoj indikas ke tiu koturnikopo travintras en malsekaj pinsavanvivejoj laŭ la norda Golfborda regiono.[7]
La subspecio Coturnicops noveboracensis goldmani estas konata nur el marĉoj de supra rivero Lerma ĉirkaŭ 2 500 m de alto en Meksikŝtato, Meksiko, kie ĝi estis lastfoje registrita en 1964.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Pennant, Thomas. (1785) Arctic Zoology 2. London, United Kingdom: Printed by Henry Hughs.
- ↑ Gray, George Robert. (1855) Catalogue of the Genera and Subgenera of Birds Contained in the British Museum. London: British Museum.
- ↑ 4,0 4,1 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 12a de Oktobro 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 120 kaj 276. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1 September 2018) “Winter use of wet pine savannas by Yellow Rail (Coturnicops noveboracensis) along coastal Alabama and Mississippi”, Wilson Journal of Ornithology 130 (3), p. 615–625. doi:10.1676/17-041.1.
- ↑ Yellow Rail (Coturnicops noveboracensis), versio 1.0. Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology (2020). Alirita 12a de Oktobro 2022 .
|