Novjorkstila pico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porcio da novjorkstila pico.

La Novjorkstila pico estas speco de pico ellaborita en la picejoj de Novjorko ekde la komenco de la 1900-aj jaroj. Unu el la precipaj karakterizaĵoj estas la larĝeco de la diametro kaj la ekstrema fajneco de la maso kiu ebligas ĝin envolvi sen dispecigo. Ĝenerale oni faras ĝin aldonante tomatosaŭcon kaj fromaĝon mocarelo. Oni preparas ĝin en pecoj manĝeblaj surstrate.

La italaj enmigrintoj popularigis la picon en Usono kaj en multaj kvartaloj de enmigrintoj ĝi estis tre populara manĝaĵo kiu donis italan etoson al la kvartaloj. La unua picejo malfermita en Nordameriko estis en Novjorko, en la jaro 1909 kaj ĝi nomiĝis Lombardi's.