Novkaledonia ralo
Novkaledonia ralo, remburita specimeno
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Novkaledonia ralo (Cabalus lafresnayanus kaj laŭ tio ankaŭ Lafresnea kabalo) estas nefluga birdo-specio de la familio de la raloj. Ĝi estas endemia de la insulo Novkaledonio en Pacifiko. Oni konsideras ĝin kiel la nura vivanta membro de la genro Cabalus, kvankam ĝi estas Draste endanĝerigita, kaj eĉ eble jam estas formortinta ekde antaŭ multaj jardekoj, sed se ĝi estas ankoraŭ vivanta, certe ĝi estas unu el la plej malbone konataj vivantaj birdospecioj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas granda ralo, ĉirkaŭ 45 cm longa, obtuze bruna supre, kun grizaj subaj partoj, kaj havas flavecan, subenkurban bekon. La plumoj estas lanugaj kaj silkecaj, igante la birdon nekapabla flugi; ĝiaj flugiloj estas reduktitaj (sed ne tiom kiom en aliaj neflugaj reloj). Ĉar ĝi ne estis vidita ekde la 1890-aj jaroj, ĝia voko kaj ĉiutagaj kutimoj ne estas konataj, sed supozeble ĝi estas timema arbara specio kaj eble aktiva nokte, krepuske aŭ tagiĝe.
Taksonomio kaj evoluo
[redakti | redakti fonton]La dunoma nomenklaturo omaĝas la francan ornitologon Frederic de Lafresnaye. La rilatoj de la Novkaledonia ralo delonge konfuzigis la ornitologojn pro la malabundo de specimenoj kaj la nepriskribita aspekto, dum la derivita neflugkapablo malheligis la anatomian pruvaron de rilatoj. Ofte, oni supozis ĝin proksima al la Ralo de Lord Howe – nur ĉar ili estas simile brunecaj raloj el insuloj tra la sudo de la Korala maro –, kaj tiuj estis inkluditaj en izola difinita genro Gallirallus, aŭ apartigita kiel genro Tricholimnas. Postaj genetikaj studoj pluas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


