Novklasika ekonomika skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde 1870, la burĝa ekonomika penso transiris nebulan periodon antaŭ marksismo. La klasika skolo, bazita sur Adam Smith, kaj fiziokratio ne proponis sufiĉajn respondojn al kritikoj de Karl Marx. Tiam aperis, sub influo de Pozitivismo, la Novklasika skolo, kiu modifis la metodojn de ekonomikaj studoj, ĉefe per la uzo de statistiko.

Laŭ tiu teorio, homo estas racia, do ekvilibrigas siajn enspezojn kaj elspezojn. La novklasika skolo solidigis la liberalan penson. Ĝi postulas konkurencan ekonomian sistemon kiu emas, aŭtomate, al ekvilibro.

Subskoloj[redakti | redakti fonton]

Alfred Marshall.

Oni povas dividi ĉi tiun skolon en kvar subskolojn:

  • Skolo de Vieno, aŭ Aŭstra Psikologia skolo;
  • Skolo de Lausanne, aŭ Matematika Skolo;
  • Skolo de Cambridge;
  • Sveda Novklasika skolo.

La unua formulis novan teorion pri valoro, bazitan sur uzebleco (teorio de subjektiva valoro), t. e., la valoro ne estas determinata nur de kvanto, sed ankaŭ de kvalito. Oni kreis tiun teorion por kontraŭi la teorion pri valoro de Marx. La teorio pri valoro estas samtempe la bazo kaj la plej malforta parto de marksisma teorio. Se oni akceptas la marksiman teorion pri valoro, ne eblas nei la tutan teorion, kiu estas tre logika disvolvo de teorio pri valoro. La novklasika skolo diris, ke la valoro de laboro dependas de la valoro de varo, ĉar akiranto povas akcepti la prezon aŭ ne.

La Skolo de Lausane ankaŭ nomata teorio de ĝenerala ekvilibro, emfazis la interdependeco de ĉiuj prezoj en ekonomia sistemo por konservi la ekvilibron. Tiukadre elstaris Léon Walras.

La teorio de parta ekvilbroSkolo de Cambridge konsideris ke ekonomiko estas studado pri homa agado en ekonomiaj aferoj, tiel ekonomiko estas scienco pri homa konduto, ne pri riĉeco.

Fine, la Sveda novklasika skolo kunigis la analizon de monsistemo kun analizo de reala sistemo, kion poste faris ankaŭ Keynes.

Sur bazo de tiuj novaj modeloj, la novklasikaj ekonomikistoj reviziis ĉiun klasikan ekonomian analizon celante fari ekonomikon "scienco" (Marx, ekzemple, konsideris ekonomikon "filozofio").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]