Novmaltusismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Detalo de la pentraĵo La kvara klaso, verko de 1901 de Giuseppe Pellizza da Volpedo (1868-1907). La pentraĵo aludas al proletaro, haviganto de la idaro kiu estis necesa al la ŝtatoj por elteni la infanterion de la armeoj (kanonkarno) kaj la abundan laboristaro nepra por la fabrikoj de la industria revolucio.[1]

La novmaltusismo estas demografia, socia kaj loĝantara teorio kiu konsideras la troloĝiĝon de la malriĉajlaboristaj klasoj kiel problemo por ties vivkvalito. La novmaltusismo naskiĝis fine de la 19a jarcento, inspirita en la revoluciaj movadoj de la sociala anarkiismo kaj de aliaj formoj de socialismo, rikoltas parte la loĝantaran teorion de Thomas Malthus -la loĝantaro kreskas pli ol la resursoj kaj povas okazi maltuskatastrofotroloĝiĝo, de tie la nomo-,[2] sed, diference de la maltusismo, ĝi konsideras la problemon ekde vidpunkto pri la malpliigo de la vivkvalito de la nombregaj malriĉaj personoj - kaj en la kazo de la novmaltusismo pli politikigita, la eboj de revolucio - kaj ne kiel problemo de nenecesa troloĝiĝo kiu tuŝus, laŭ Malthus, la Ŝtaton kaj pere de ĝi la stabilecon de la socia ordo kaj de ties elitoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Huelga de vientres. Medios prácticos para evitar las familias numerosas, de Luis Bulffi de Quintana, en proyecto filosofía.org, eldono de 1906, 32 paĝoj. 6a eldono
  2. Guillermo Rodríguez González, El Socialismo del Siglo XXI, 2006, ISBN 978-0-557-04277-7, paĝo 67

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]