Novodeviĉij monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novodeviĉij monaĥejo
monaĥejo • rekonilo [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 43′ 33″ N, 37° 33′ 24″ O (mapo)55.72597222222237.556583333333Koordinatoj: 55° 43′ 33″ N, 37° 33′ 24″ O (mapo)
Areo0,05 km² (5,18 ha) [+]

Estiĝo1524
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoEnsemble of the Novodevichy Convent
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro2004 (28)
Numero1097
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriterioji, iv, vi

Novodeviĉij monaĥejo (Eŭropa Ruslando)
Novodeviĉij monaĥejo (Eŭropa Ruslando)
DEC
Lokigo de Eŭropa Ruslando en Rusio

Novodeviĉij monaĥejo (Moskvo)
Novodeviĉij monaĥejo (Moskvo)
DEC
Map
Novodeviĉij monaĥejo

Vikimedia Komunejo:  Novodevichy Convent [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo Smolenskij en la Novodeviĉij monaĥejo (16-a jarcento).
Oklatera sonorilturo (1689–90).

Novodeviĉij monaĥejo, konata ankaŭ kiel Bogorodice-Smolenskij Monaĥejo (ruse Новоде́вичий монасты́рь, Богоро́дице-Смоле́нский монасты́рь), estas probable la plej bone konata monaĥejo de Moskvo. Ties nomo, foje tradukita kiel Monaĥejo de la Novaj Sinjorinoj estis konceptita por diferenci ĝin el la Monaĥejo de la Malnovaj Sinjorinoj, alinome Monaĥejo de Ascensio aŭ Starodeviĉij Monaĥejo ene de la Moskva Kremlo. Malkiel aliaj moskvaj monaĥejoj, ĝi restis virtuale netuŝita ekde la 17-a jarcento. En 2004, ĝi estis proklamita Monda heredaĵo de Unesko.

Unu el la plej belaj monaĥejoj de Moskvo, ĝi estas situanta ĉe la dekstra bordo de la Moskvo-rivero, sudokcidente de la urba centro. En ĝi okazis dum 400 jaroj multaj historiaj eventoj rilate al personoj kiel Ivano la Terura, Boris Godunov kaj Petro la Granda. La arkitektura komplekso de la monaĥejo estiĝis fine de la 17-a jarcento kaj estas ĝis nun unu el la plej belaj en Rusio. En la Smolenskij katedralo videblas altvaloraj murpentraĵoj el la 16-a jarcento kaj belega ikonostazo. Proksime al la monaĥejo troviĝas la Novodeviĉje tombejo, kie estis enterigitaj multaj famuloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Harrison, Peter (2004). Castles of God: Fortified Religious Buildings of the World. Boydell Press. ISBN 1-84383-066-3
  • Semler, Helen (1987). Discovering Moscow: Architecture, History, and Art. Hippocrene Books. ISBN 0-87052-131-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]